peoplepill id: fernand-roose
FR
Belgium
3 views today
3 views this week
Fernand Roose
Belgian esperantist

Fernand Roose

The basics

Quick Facts

Intro
Belgian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Age
98 years
Fernand Roose
The details (from wikipedia)

Biography

Fernand Roose
Fernand Roose (15.3.2008)

Fernand Roose (naskiĝis la 14-an de marto 1914 en Bruĝo, mortis samurbe la 7-an de julio 2012) estis belga historiisto kaj aktivulo de la Flandra Movado kaj de la Esperanto-movado.

Li studis ĉe la Genta Universitato kaj tie en 1938 akiris la diplomon de licenciulo pri historio.

Li instruis historion en mezlernejoj de Aalst (1939), Mechelen (1940), Hasselt (1940, ĝis la germana invado) kaj Bruĝo (1945). Poste li ĝis la pensiiĝo en 1978 plu instruis historion en Ateneo kaj Provinca Teknika Instituto, ambaŭ en Eeklo.

En la Flandra Movado li interalie aktivis en la AKVS (Algemeen Katholiek Vlaamse Studentenverbond, Ĝenerala Katolika Flandra Studenta Asocio).

En 1937 Fernand Roose estis kunfondinto de Paco kaj Justeco. De 1946 ĝis 1957 li estis vicprezidanto de Flandra Ligo Esperantista kaj de 1962 ĝis 1974 redaktoro de Sonorilo, bulteno de Belga Esperanto-Federacio.

Arĥivaĵoj liaj konserviĝas en ADVN (Dokumentadcentro de la Flandra Movado) kaj en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Fernand Roose is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Fernand Roose
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes