Erzsébet Sekelj
Quick Facts
Biography
Erzsébet Sekelj estas hungara bibliotekistino, naskita la 13an de septembo 1958. Ŝi en 1985 konatiĝis kun la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvojaĝisto Tibor Sekelj, tiam jam 73-jara, kaj fariĝis esperantistino. La paro kunvivis tri jarojn kaj geedziĝis en 1987 en Osijek. Ili kune vizitis tri Universalajn Kongresojn de Esperanto. Erszébet partoprenis en la redaktado de la vojvodina revuo VELO. Ili komune deziris kompili Esperanto-Serbokroatan vortaron, sed tion jam ili ne sukcesis fini. En daŭrigo de la agado de sia edzo, Erzsébet Sekelj nun aktive membras en la Esperantlingva Verkista Asocio. En 2011, Societo Julio Baghy en redakto de Árpád Gazsi kaj Joszéf Baksa en Segedo eldonis lumdiskegon kun la titolo Rememoro - la vivo de Tibor Sekelj, en kiu - krom kolektoj de fotoj hungarlingva intervjuo kun Tibor Sekelj - spekteblas ampleksa esperantlingva intervjuo kun ŝi.
Referencoj
- ↑ Laŭ sciigoj de Erzsébet Sekelj al Arno Lagrange, dokumentitaj en la artikolo pri Tibor Sekelj la 7-an de septembro 2011
Eksteraj ligiloj
- e-lingva reta artikolo pri 10-a renkontiĝo de verkistoj, la 14-an ĝis 16-an de septembro 2012, en la kroata vilaĝo Hraščina en Norda Kroatio, en la bieno de Spomenka Štimec, en kiu Erzsébet Sekelj parolis pri la plej gravaj el la 80 libroj de sia edzo, en la retejo de la Akademio Literatura de Esperanto (la prelego mem, titolata "La kariero de la libroj de Tibor Sekelj ekster la Esperanto-Movado" en unua kaj dua partoj en formato RTF)
- prezento de la lumdiskego Rememoro - la vivo de Tibor Sekelj, kun ampleksa esperantlingva intervjuo kun Erzsébet Sekelj, en la libroservo de UEA