Eduard Mybs
Quick Facts
Biography
Eduard MYBS (mibs), (naskiĝis en la 30-a de decembro 1858, mortis je 4-a de junio 1923 en Altona apud Hamburgo) estis germana esperantisto, d-ro pri medicino kaj kuracisto.
Ekde 1904 li estis esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer 1905, prezidanto de UK en Dresden 1908. De 1906, do ekde la fondiĝo, ĝis 1911 li servis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (nomo ĝis 1909: Germana Esperantista Societo). Same li oficis kiel prezidanto de la unua Esperanto-grupo de Hamburg-Altona kaj de la Nordalbinga Ligo. Li faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiuj partoj de Germanio, kaj verkis artikolojn inter alie por gazetoj kaj jarlibroj.
Literaturo
- 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato (1914). Mybs, E.-W. - Altona (Germanujo). En:
Oficiala Gazeto Esperantista 1914:6:08 (63), p. 179.