Dávid Kilényi
Quick Facts
Biography
Dávid Kilényi [kilEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kilényi Dávid estis hungara aktoro, teatrestro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Killyéni, Kocsis.
Dávid Kilényi [1] naskiĝis en 1791, li mortis la 31-an de marto 1852 en Debrecen.
Biografio
Dávid Kilényi batalis kontraŭ Napoleono en armeo de Habsburgoj, li vundiĝis. Baldaŭ li aranĝis migrantan teatran trupon, intertempe li edziĝis al fratino de Róza Déryné Széppataki. En 1816 estis li la unua hungara teatrestro, kiu kontinue pagis salajron al la ĉefaj aktoroj. Li prezentis spektaklojn en diversaj hungaraj urboj. Ankaŭ en Transilvanio li aranĝis trupon, kiu havis la nomon "Transilvania Kantista Societo" (komprenu: la repertuaro konsistis ankaŭ el operoj). En 1828 lia trupo faris la spektaklon en inaŭguro de teatro de Miskolc, poste li daŭris la spektaklojn en aliaj urboj. Li ne estis signifa aktoro. Li mortis tragike.
Elektitaj teatraj roloj
- Ŝekspiro: Hamleto - titolrolo
- Karolo Kisfaludy: A kérők - Perföldy
- Ede Szigligeti:
- A rab - Buzgó Pál
- Csikós - ĉefjuĝisto
Elektitaj verkoj
- Hunyady László halála dramo prezentita en 1830
- Thurzó Szaniszló, vagy a magyar jó barátok tradukaĵo el la germana lingvo
- Gróf Essex vagy a titkos szerelem áldozatja dramo, (Debrecenben)
Elektitaj aktoroj de trupoj de Kilényi
- Sándor Abday
- Anna Csepreghy Lángné
- Róza Déryné Széppataki
- Jozefa Ecsedi Pályné
- Miklós Feleky
- Lajos Komáromy
- Márton Lendvay (filo)
- Károly Megyeri
- Elek Pály
- Kornélia Prielle
- Andor Sztupa
- Sándor Újfalusy