peoplepill id: cyril-john-adcock
CJA
New Zealand
5 views today
5 views this week
Cyril John Adcock
Esperantist from New Zealand

Cyril John Adcock

The basics

Quick Facts

Intro
Esperantist from New Zealand
Work field
Gender
Male
Age
83 years
The details (from wikipedia)

Biography

Cyril John ADCOCK (naskita la 15-an de junio 1904 en Patricroft, Lankaŝiro, Britio; mortinta la 4-an de junio 1987 en Novzelando) estis novzelanda esperantisto kaj profesoro pri psikologio.

Vivo

Cyril John Adcock naskiĝis en Anglio, proksime de Manĉestro. Li estis filo de Sam kaj Eva Edcock. En 1914 la familio elmigris al Novzelando.

En 1928 li revivigis Nov-Zelandan Esperanto-Asocion, kiu estis ĉesinta funkcii dum la unua mondmilito, kaj fariĝis la prezidanto de la asocio.

Li geedziĝis unue kun Irene Robinson Adcock, poste kun Ngaire Valmai Sadler. La verkistinoj Fleur Adcock (naskita en 1934) kaj Marilyn Duckworth (naskita en 1935) estas liaj filinoj.

Liajn skribajn postlasaĵojn konservas la biblioteko de la Universitato de Wellington.

Studoj kaj profesioj

Adcock studis, dum sia profesia laboro kiel instruisto, eduksciencon, filozofion, ekonomikon, historion kaj politiksciencon, kaj akiris la bakalaŭrecon kaj la magistran gradon. En 1939 li rezignis pri sia instrua profesio kaj ekstudis en Londono (Britio) psikologion, pri kio li doktoriĝis en 1947. Poste li revenis al Novzelando kaj ekinstruis en la Universitato de Wellington. En 1970 li emeritiĝis. En la 1980-aj jaroj li fariĝis membro de Akademio Internacia de la Sciencoj.

Honorigoj

Kelkajn tagojn antaŭ sia morto Adcock eksciis pri sia honorigo per la Ordeno de la Brita Imperio, kies oficiro li fariĝis.

De 1990, la Psikologia Societo de Novzelando (New Zealand Psychological Society) regule atribuas premion C J Adcock Award al esploristo pri psikologio. Ĝin ricevis interalie Rob Hughes (en 2000), Brian Haig (en 2006) kaj Neville Blampied (en 2008).

Verkoj en Esperanto

  • Percepta defendo kaj subcepteco. En: Sciencaj Studoj, Kopenhago 1958.
  • Kiel mezuri la menson? En: Scienca Revuo 11 (1959), kajero 3, paĝoj 98–102.
  • Fundamentoj de psikologio. Liège 1976.

Fontoj

  • Internacia Sciencista Dokumentaro. Registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj al Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Dua eldono. Stato: 1992-06-01.
  • Fleur Adcock, en: Modern British Women Writers. An A–Z Guide, Westport 2002, paĝoj 1–8.
  1. Adcock, Cyril John (1904-1987). National Register of Archives and Manuscripts. Alirita 2014-03-15.
  2. C J Adcock Award (PDF). Alirita 2014-03-15.
  3. People. Alert Newsletter: Issue 151. Alirita 2014-03-15.
  4. Work of UC psychologist recognised by award. Alirita 2014-03-15.
  5. Professor Neville Blampied. Alirita 2014-03-15.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Menu Cyril John Adcock

Basics

Introduction

Vivo

Studoj kaj profesioj

Honorigoj

Verkoj en Esperanto

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Lists

Also Viewed

Lists
Cyril John Adcock is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Cyril John Adcock
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes