peoplepill id: bude-borjan
BB
Croatia
6 views today
6 views this week
Bude Borjan
Croatian esperantist

Bude Borjan

The basics

Quick Facts

Intro
Croatian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Place of birth
Kričke, Šibenik-Knin County, Croatia
Place of death
Zagreb, Croatia
Age
37 years
The details (from wikipedia)

Biography

Bude BORJAN (4-an de majo 1904 en Kričke, distrikto Drniš – 8-an de julio 1941) estis kroata esperantisto. Gimnazion li frekventis en Split, Agronomian fakultaton en Zagrebo. Kiel gimnaziano li estis membro de komunista junularo en Split. Post sia translokiĝo al Zagrebo, en 1923 aktivis politike en Akademia Klubo “Galilej” kaj en Klubo de studentoj marksistoj.

Li tre malfacile ricevis postenon, unue en Božjakovina, poste en Vrginmost (1930) kiel distrikta agronomo, post tio en Vrbosko (1931). Pro politika agado ofte arestita, laste antaŭ okupado de la lando (1941), kiam li estis sendita al malliberejo Lepoglava. Li estis tre elstara esperantisto. Esperantistiĝis en 1922 en Split, aktivis en Akademia Esperanto-Klubo en Zagrebo. Estis membro de ekzamena komisiono, fakdelegito de IEL por agronomio, kune kun samideanoj Granđa kaj Demetrović (fine de 1939) li estis membro de la redakta komitato de “La Suda Stelo”. Li estis konata pro principaj, ideologiaj verkoj en “La Suda Stelo” dum la malkvietaj jaroj 1938-1940. La plej granda zagreba societo portas lian nomon. Sian vivon li finis kiel viktimo de ustaŝa reĝimo la 8-an de julio 1941, kiam li estis pafmortigita en Zagrebo.

Referencoj

  1. Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Bude Borjan is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Bude Borjan
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes