peoplepill id: brian-price-heywood
BP
3 views today
3 views this week
Brian Price-Heywood

Brian Price-Heywood

The basics

Quick Facts

was
Work field
Gender
Male
Birth
Death
Age
32 years
The details (from wikipedia)

Biography

La anglo Brian PRICE-HEYWOOD (naskiĝis en 1910, mortis 1942) estis misiisto kaj laboris en Germanio por la "Societo de Amikoj". Li kunlaboris en Literatura Mondo kaj kontribuis al la esperantlingvapoemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de PRICE-HEYWOOD tiel :

"Naturdetaloj kaj rapide forvelkantaj, momentaj sed eternvalidaj en sia momenteco humoroj (certamane kaptitaj), plezurado pri etaj ĝojoj - jen la plej feliĉaj temoj de PRICE-HEYWOOD. Li havas tiun magian povon, ke ĉia bagatelo iĝas grava sub lia mano, ĉia efemero iĝas daŭraĵo. Pri tiuj etaj ĝojoj li povas kanti tiel sugestie, ke la tuta jaro iĝas ununura kanto, kantanta kalendaro, kiun oni devas kunkanti. En siaj Tempo-poemojli efektas per la forto de sia absoluta konvinkiĝo kaj per la turnriĉo de sia lingvo, kiu martelas en nin argumentojn per ĉiam novaj, freŝaj, frapaj, vidigaj bildoj. Liaj lingvo, stilo, formo (kiujn li tiel malŝatas en unu el siaj poemoj) estas tiel maturaj, ke ni rajte povas de li mem atendi tiun Epopeon vivreeĥan."

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Brian Price-Heywood is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Brian Price-Heywood
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes