Béla Erdőssy
Quick Facts
Biography
Béla Erdőssy [erdOŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Erdőssy Béla estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Béla Erdőssy [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1871 en Hungara reĝlando en Ekel (nuntempa Okoličná na Ostrove en Slovakio), li mortis la 25-an de novembro 1928 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Erdőssy akiris diplomon en Reĝa Desegnista Edukejo en 1894. Li lernis precipe de Bertalan Székely. Post la diplomo li plulernis jaron en privata lernejo de Károly Lotz, poste li estis asistanto en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Inter 1897 kaj 1925 li instruis en la menciita Desegnista Edukejo, poste li pensiuliĝis. Ekde 1894 li ofte ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto aŭ en similaj ekspoziciejoj. Liaj pluraj pentraĵoj estas videblaj en Hungara Nacia Galerio. Li ŝatis pentri pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome menciindas liaj akvafortoj kaj grafikaĵoj.
Elektitaj pentraĵoj
- Piaci jelenet
- Folyóparton
- Enteriőr
- Vásárban
- Havas út (vidu la foton!)