peoplepill id: augusto-casquero
AC
Spain
5 views today
5 views this week
Augusto Casquero
Spanish Esperantist

Augusto Casquero

The basics

Quick Facts

Intro
Spanish Esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Age
79 years
The details (from wikipedia)

Biography

Augusto CASQUERO DE LA CRUZ [kaskEro] (naskiĝis en Plasencia (provinco de Cáceres) Hispanio, 31-a de januaro 1945) estas hispana esperantisto.

Li estas oficiro de la hispana Armeo, diplomita profesoro pri Ĝenerala Baza Edukado, kaj licenciulo pri Edukado, en la branĉo de Speciala Edukado en la Komplutensa Universitato de Madrido (1985). De 1987 li laboris kiel logopedo.

Ekde la jaro 1969, kiam li esperantistiĝis, li instruis la lingvon en Madrido kaj Valencio, sed ankaŭ en aliaj landoj, kiel Slovakio, Pollando, Usono kaj dum la lastaj jaroj en Ĉinio. Li instruis Esperanton dum ses jaroj en la Fakultato pri Filologio de Valencio (Hispanio).

Augusto Casquero okupis diversajn postenojn en Esperantistaj asocioj, inter kiuj li estis Prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo, Prezidanto de Valencia Esperanto-Federacio, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en Valencio (1993) kaj de pluraj hispanaj kongresoj. Li estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, inter 2005 kaj 2008.

Li ricevis du literaturajn premiojn en Esperanto (mallongaj rakontoj) kaj unu en valencia lingvo (eseo). Li verkis dudekon da eseoj pri Esperanto, pedagogio kaj logopedio, kaj centojn da artikoloj en Esperanto. Li estis verkanto por la revuo Monato.

Augusto ricevis la Internacian Premion Ada Fighiera-Sikorska, en 2004, pro sia agado en la esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Augusto Casquero is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Augusto Casquero
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes