Augustin Grosselin
Quick Facts
Biography
Augustin GROSSELIN (1800 - 1878) estas la fondanto de la samtempa instruado de surduloj. Li naskiĝis en Sedan kaj estis stenografisto kaj ano de konsilo de elementa instruado. Li publikigis en 1922 la Vocabulaire sténographique inspirita en la sistemo de Samuel Taylor por faciligi la lekturon de stenografia teksto. Li kreis metodon por instrui la elementojn de stenografio en malpli ol 2 horoj.
En 1836 li publikigis sian Universalan lingvon, pasigrafio kun stenografiaj elementoj. En 1864, li publikigis sian Méthode phonomimique por alfabetigo. Li fondis en 1866, la Société pour l’instruction et la protection des sourds-muets par l’enseignement simultané des sourds-muets et des entendants parlants (Societo por la instruado de surduloj-mutuloj per la instruado samtempa de surduloj-mutuloj kaj aŭdantoj-parolantoj". Por surduloj, li kreis fonetikan alfabeton de 32 gestoj, kiu estas la bazo de franca signolingvo. Li mortis en Parizo en la 5-a de januaro 1878. Unu lernejo por surduloj en Parizo havas sian nomon.