Attila Tyll
Quick Facts
Biography
Attila Tyll [til], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tyll Attila estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Attila Tyll [1] naskiĝis la 21-an de majo 1923 en Szombathely, li mortis la 20-an de majo 2002 en Budapeŝto.
Biografio
Attila Tyll estis soldato inter 1942-1945, poste militkaptito du jarojn en Sovetunio. Hejmenveninta komence li estis ĉaristo, poste li laboris en la ŝtata administracio. Ekde 1951 li ricevis rolojn en Teatro Csokonai (Debrecen). Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1955 laŭ koresponda lernado. Inter 1959 kaj 1961 li apartenis al Teatro Szigligeti (Szolnok), inter 1962–1979 al Nacia Teatro (Budapeŝto). En la someraj monatoj inter 1964-1989 li konstante havis rolojn en subĉiela teatro de Gyula. Li estis membro de Teatro József Attila, poste jam kiel emerito li havis rolojn en pli malgranda teatro en Budapeŝto. Li ricevis 3 premiojn inter 1967-1992. Li havis edzinon ekde 1948, kiu naskis 3 filinojn.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Hamleto - Polonius
- Trojlo kaj Kresida - Priamus
- Timono de Ateno - maljunulo
- József Katona: Bánk bán - banuso Mikhál
- Molière: La Avarulo - Anzelm
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Nappali sötétség (1963)
- Kísértés (1977)
- Tüske a köröm alatt (1987)
- Sacra Corona (2001)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Fáklyaláng (1963)
- Petőfi 1-6. (1977) - Klemens von Metternich
- Széchenyi napjai (1985)
- Devictus Vincit (1993)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Totò, Walter Matthau, Vittorio De Sica, Fred Astaire, Henry Fonda, Burt Lancaster kaj aliaj [2]