peoplepill id: arthur-brooks-baker
ABB
United States of America
2 views today
2 views this week
Arthur Brooks Baker
American esperantist

Arthur Brooks Baker

The basics

Quick Facts

Intro
American esperantist
A.K.A.
Arthur Brooks BAKER
Work field
Gender
Male
Age
95 years
The details (from wikipedia)

Biography

Arthur Brooks BAKER [bejkr] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso; mortis la 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio) estis usona Esperanto-pioniro, prelegisto kaj ĵurnalisto.

Baker lernis Esperanton en 1906. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la 6-an Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof.

Baker fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono, Amerika Esperantisto, kaj eldonis ĝin de oktobro 1906 ĝis 1910. Li verkis propagandan broŝuron Elements of Esperanto, 1906; oni disdonis 100 000 ekzemplerojn. En 1907 li verkis lernolibron "American Esperanto Book" kun dudirekta vortaro uson-angla - Esperanto - uson-angla; 40 000 ekzempleroj estas disdonitaj.

En 1907 Li tradukis la Komunistan Manifeston. En 1911 li vendis gazeton kaj libro-rajtojn al Ivy Kellerman Reed kaj Edwin C. Reed.

Rete legeblas

Referencoj

  1. Laŭ usona censuso
  2. "Remembering Some of Our Pioneers" en Esperanto USA 2006/2, fare de William R. Harmon.
  3. Enciklopedio de Esperanto, 1933.
  4. Bernardo. Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono. (2009-07-19).


The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Arthur Brooks Baker is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Arthur Brooks Baker
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes