Arno Lagrange
Quick Facts
Biography
Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice-sous-Forêt, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges Lagrange kaj Erika Frieß kaj frato de Patrick Lagrange. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond Schwartz, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de Vikipedio en Esperanto. Li laboris inter alie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo.
Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li loĝis ĝis februaro 2013 en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centroen Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Li aktivis kiel Vikipediisto ĝis tiu sama dato. La 17an de februaro 2013 li afiŝis al sia fotaro foton de la "lasta tago da libero" kaj ekde tiam ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Esperanta Teatro