András Ney
Quick Facts
Biography
András NEY [nei] estis rumania hungara-israela matematikisto. Li naskiĝis en Oradea la 12-an de marto 1921 kaj mortis en Beér-Seva, la 18-an de aprilo 2010. Li estis la filo de juristo Pál Ney.
Kariero
András Ney komencis studi en Universitato Ferenc József, sed pro deportado en Aŭŝvicon, li akiris diplomon en 1947. Li instruis en sia naskiĝurbo (1945-49), laboris en ministerio por edukado, en Pedagogia Altlernejo de Bukareŝto (1949-54), li estis lernolibroredaktoro, docento en la Universitato Bolyai, resp. en la UBB de Kluĵo (1954-80). Li estis doktoro de la metematikaj sciencoj (1968). En 1980 li elmigris en Israelon, kie li estis esploristo de Instituto de Matematiko de Telavivo (1980-81), poste lekciisto en Posinstruista Instituto (1981-1991). Liaj fakartikoloj aperis en revuoj Studia Universitatis Babeş-Bolyai (1959), a Revue Roumaine de Mathematicue (1964), a Revue d'analyse numérique et de le theorie de l'aproximation (Kv. 1973) Mathematica-Cluj (1971-74), a Tel Aviv University.
Libro
- Matematikai kislexikon kunualaŭtoro (Kriterion Könyvkiadó, 1983). Pro lia elmigrado lia nomo estis ellasita.
Fonto
- RMIL
- Hungara vikipedio