peoplepill id: albert-kenessey
AK
Hungary Croatia
2 views today
3 views this week
The basics

Quick Facts

Intro
Sailor
Gender
Male
Place of birth
Gerjen, Hungary
Place of death
Slavonski Brod, Croatia
Age
51 years
The details (from wikipedia)

Biography

Albert Kenessey [keneŝei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kenessey Albert estis hungara maristo, fakulo pri ŝipado, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1871).

Albert Kenessey [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1828 en Gerjen. Li mortis la 15-an de julio 1879 en Slavonski Brod.

Biografio

Albert Kenessey frekventis gimnaziojn en Gyönk kaj Pápa, poste li plulernis en kolegio de Debrecen, fine li lernis en akademio de Rijeka. Li komencis sian karieron en 1847 kiel marista oficiro. Post la revolucio en 1848 li hejmenvenis kaj li iĝis leŭtenanto sur hungara militŝipo. En 1849 la Habsburgoj arestis lin ne tro longe, poste li instruis lingvojn, baldaŭe li laboris en ŝparkaso en Debrecen. En 1852 li kapitaniĝis sur ŝipo en Balatono, en la sekva jaro jam en Danubo. En 1867 li ekhavis postenon en la ŝtata administrado, kie li okupiĝis pri ŝipado. Liaj artikoloj regule aperis precipe en Vasárnapi Újság. Inter 1868-1874 li instruis ŝipadon.

Verkaro (elekto)

  • Német–magyar és magyar–német hajózási műszótár (Germana-hungara kaj hungara-germana fakvortaro pri ŝipado), (1865)
  • Segédkönyv hajósok, közlekedési intézetek hivatalnokai és szállítók számára (Manlibro por ŝipistoj, trafikistoj kaj liveristoj), (1873)
  • Adatok folyóink vízrajzi ismeretéhez (1877)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Albert Kenessey is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Albert Kenessey
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes