Alajos Bogyó
Quick Facts
Biography
Alajos Bogyó [alajoŝ bodjo], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bogyó Alajos estis hungara operkantisto, (tenoro), teatrestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis verebélyi kaj szentgyörgyi.
Alajos Bogyó [1] naskiĝis la 11-an de junio 1834 en Hungara reĝlando, en Nemespann (nuntempa Paňa en Slovakio), li mortis la 22-an de julio 1906 en Pécs.
Biografio
Alajos Bogyó orfiĝis, tial li aliĝis al la soldatoj de la Hungara revolucio de 1848. Li plenumis spionadon por generalo György Klapka. Post falo de la liberecbatalo li finis pedagogian lernejon, poste li instruis. En 1861 li ricevis notarian laboron en Pozsony, kie li kantadis ankaŭ en koruso, kie li pruvis talenton pri kantado. En 1865 li aliĝis al trupo de Imre Szigeti en Pécs, en la sekva jaro li estis gastoaktoro de Nacia Teatro de Pest. Tiutempe li lernis kantoteknikon en Vieno, dum li estis aktoro-kantisto en Buda kaj Debrecen. En la jaroj 1871 kaj 1876 li denove havis rolojn en la Nacia Teatro. Inter 1880 kaj 1885 li estis teatrestro kun kun Béla Mándoky (Békéscsaba (1880-1881), Mohács (1881), Buda (1882)), poste li kantadis-aktoradis en pluraj lokoj. Li havis edzinon.
Lia repertuaro (elektito)
- Friedrich von Flotow: Marta - Lionel
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán
- Hunyadi László
- Charles Gounod Faust
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore
Lia sola opereto
- Leánykérők
Lia sola kontribuo
- Korrajzok az 1848-49-iki szabadságharc és annak elnyomatása idejéből (Pécs, 1904)