Leonas Noreika
Lithuanian esperantist
Intro | Lithuanian esperantist | |
Places | Lithuania | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 21 December 1894 | |
Death | 1973 (aged 78 years) |
Leonas Noreika (naskiĝis 21-an de decembro 1894 en vilaĝo Medginiai, distrikto Joniškis; mortis 1973 en Vilnius) estis diplomita tajloro. En periodo 1932-1940 li energie varbis esperantistojn en urbo Šiauliai, organizis kursojn. Kvankam li mem ne parolis perfekte Esperante, tamen lia entuziasmo kaj kapablo konvinki allogis aŭskultantojn. Li estis SAT-ano kaj membro de UEA. En 1936 al E-legejo en Šiauliai li donacis 350 librojn. En 1956 li helpis organizi E-kurson en Vilniusa Universitato. Dum Oktobra revolucio li estis kuriero de Partia Centra Komitato, en 1920 revenis en Litovion. En 1944 li okupis postenon de direktoro de Vilniusa meti-lernejo, kelkan tempon oficis kiel inĝeniero en Ministerio de Malpeza Industrio.