peoplepill id: william-george-adams
WGA
United States of America
1 views today
6 views this week
William George Adams
American Esperantist

William George Adams

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

William George ADAMS (naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en San José, mortis iam post 1942), estis usona esperantisto.

Laŭ profesio daktiloskopiisto.

En 1903 li iĝis esperantisto, en 1906 li kunfondis Esperanto-grupon por Seatlo / Seattle (Washington) kaj li estis ĝia sekretario inter 1906 kaj 1908. Li estis la vicredaktoro de la gazeto Amerika Esperantisto en 1908-1909. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (Budapeŝto 1933).

Tradukis interalie la usonan nacian himnon; verkis teatraĵeton Piramo kaj Tisbeo.

Li estas listigita en la censoj de Seattle en 1920 kaj ankoraŭ 1940 kiel senedzina, kun ambaŭ gepatroj naskiĝintaj en la ŝtato Maine. En 1942 li registriĝis kiel kapabla je soldatservo, 56-jara, ankoraŭ plu loĝanta en Seattle. Eble ankoraŭ en 1949 kiel 63-jara li revenis ŝipe al Novjorko el vizito de Eŭropo (Britio).

Verkoj

  • Piramo kaj Tizbeo (burleska tragedio, Seattle, Wash.: Presejo Esperantista, 1934. - 16 p.)

Liaj artikoloj en Enciklopedio de Esperanto

  • Amerika Filozofia Societo
  • Kanada Esperanto-movado
  • Usono:Esperanto-movado

Tradukoj

Rimarkigo: Kiam la tradukinto, konata fruperioda usona esperantisto, skribis al la verkinto por peti permeson publikigi ĉi tiun tradukon, tiu respondis: "Jes, vi havas mian permeson esperantigi S-ino McWilliams kaj la Fulmotondro. Se mi estus kelkajn jarojn pli juna, mi lernus tiun ĉi lingvon. Iaokaze mi provus se mi estus certa ke ĝi estos parolata de la anĝeloj."

Referencoj

Eksteraj ligiloj



Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Adams William George, usonano, daktiloskopiisto. Nask. 21 apr. 1886 en San Jose (California). E-isto de 1903. Kunfondinto de EG en Seattle (Washington) 1906, kaj sekr. 1906-08. Subred. de gazeto Amerika E-isto 1908-09. Estinta LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 10 May 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
William George Adams is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
William George Adams
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes