Wera Paintner
Quick Facts
Biography
Wera Blanke (naskiĝis la 2-an de marto 1933 kiel Wera Paintner en Leipzig) estas germana aktorino kaj esperantistino, kiu aktivas sur terminologia kampo.
Biografio
Wera Blanke estas filino de la geaktoroj Ruth Trumpp-Paintner kaj Martin Flörchinger, sub la fraŭlina nomo Wera Paintner (samtempe aktora nomo). Ŝi studis en la orientberlina ŝtata lernejo por aktoroj (Staatliche Schauspielschule Berlin-Schöneweide, 1956-58), laboris tie kiel docento (1967-71), havis engaĝojn ĉe teatroj en Lepsiko (Leipzig), Altenburg, Weimar kaj liberprofesie ludis en pli ol 30 televidaj filmoj kaj scenaĵoj. Ŝi kunlaboris en pli ol 50 radiaj emisiaĵoj, krome dubladoj por diversĝenraj filmoj kaj propraj literaturaj programoj. Blanke krome kvalifikiĝis kiel flegistino kaj okupis sin kiel labor- kaj kreo-terapiistino en psikoterapia kliniko en Berlino (1971-1982), kie ŝi evoluigis novajn metodojn (sub la nomo Wera Dehler). Kun sia unua edzo, la germana aktoro Wolfgang Dehler, ŝi havas tri infanojn, inter ili Thomas Dehler (*1961), kiu estas aktoro en Leipzig.
Terminologia agado
Kun sia dua edzo Detlev Blanke Wera Blanke sin aktive engaĝas por aspektoj de fakaj aplikoj de Esperanto. Ŝi iniciatis la 1985 fonditan Terminologian Esperanto-Centron (TEC) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), publikigis kaj prelegis, aparte en la germana kaj Esperanto, pri planlingvaj radikoj de terminologio-scienco (Terminologielehre), i.a. lige al Eugen Wüster, Ernest Drezen, Alfred Warner, kaj pri terminologia agado en Esperanto. Ŝi transskribis parton de la litero L de la manuskripto de la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Wüster kaj kontrollegis parton de la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause.
Distingoj
Wera Blanke ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis (2006) de Infoterm, Eugen-Wüster-Archiv Wien kaj Österreichsiche Nationalbibliothek pro siaj meritoj por la terminologisciencaj esploroj lige al planlingvoj kaj esperantologio.
Verkoj (elekto)
Fontoj
- Wera Paintner (en germana vikipedio)
- Terminologia Esperanto-Centro
Vidu ankaŭ
- Verkoj de kaj pri Wera Blanke en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
En germana vikipedio: