peoplepill id: vytautas-sirtautas
VS
Lithuania
1 views today
1 views this week
Vytautas Sirtautas
Lithuanian esperantist

Vytautas Sirtautas

The basics

Quick Facts

Intro
Lithuanian esperantist
Work field
Gender
Male
Star sign
GeminiGemini
Death
29 December 2008 (aged 87 years)
Age
87 years
The details (from wikipedia)

Biography

Vytautas SIRTAUTAS (naskiĝis la 10-an de junio 1921 en Aukštašlynis, distrikto Raseiniai, mortis la 29-an de decembro 2008 en Šiauliai) estis lingvisto, pedagogo, doktoro de sociaj (filologiaj) sciencoj (1969), esperantisto.

Vivo

V. Sirtautas postfino de gimnazio en Raseiniai (1941), instruis en lernejo litovan, latinan, francan, germanan lingvojn.En 1945-1950 li studis litovan lingvon kaj literaturon en Vilna Universitato. Dum1950-1956 V. Sirtautas prelegadis en Instruista Instituto de Klaipėda, ekde 1956 instruis en Pedagogia Instituto (ekde 1997 09 01 Universitato) de Šiauliai. Li estis estro de la Filologia fakultato (1957), gvidanto de katedro pri litova lingvo (1960–1961), profesoro (ekde 1988).
Sciencan laboron li komencis, kiam profesoro Juozas Bačikonis akceptis lin ekde decembro 1945 al redaktora ofico en Instituto de Litova Lingvo. Ĉi tie li laboris ĝis aŭgusto 1949. Li redaktis la 2an volumon de akademia Vortaro de Litova Lingvo kaj verkis artikolojn por la 3a.La ĉefa kampo de liaj sciencaj esploradoj estis sintakso de litova lingvo. V. Sirtautas eldonis pli ol 27 librojn (inkluzive 15 lernolibroj), publikigis 180 artikolojn el historio de litova lingvo, sintakso, metodiko de instruado, lingva kulturo. La profesoro kun la familianoj ( ili estas ankaŭ filologoj de litova lingvo) verkis lernolibrojn de litova lingvo por mezlernejoj.
V. Sirtautas apartenis alTutmonda Societo de Lituanistoj, Societo de Litova Lingvo, Asocio de Litovaj Sciencistoj. Li bone scipovis 13 lingvojn kaj povis traduki skribe el 30.

Esperantista agado

Esperanton V. Sirtautas ellernis de sia frato en 1934. Li abonadis Litovan Stelon. Laŭ lia iniciato la revuo enkondukis kolumnon por junularo. La revuo publikigis 2 litovajn fabelojn tradukitajn de V. Sirtautas. V. Sirtautas gvidis priesperantan diploman laboron de Aloyzas Gudavičius. Li estis membro de Litovia Filio de ASE (1979-1987), Litova Esperanto-Asocio, la urba Esperanto klubo "Ruto".

Distingo

Premio de Stasys Šalkauskis 2001

Verkoj

  • Veiksmažodinis tarinys dabartinėje literatūrinėje lietuvių kalboje ("Verba predikato en nuntempa literatura litova lingvo", doktora disertacio, nepublikigita, 500-paĝa studio)
  • Sakinio dalys ("Frazelementoj", 1976, 1981)
  • Pagrindinių sakinio dalių derinimas ("Akordigo de ĉefaj frazelementoj", 1978)
  • Kalbotyros pradmenys ("Principoj de lingvistiko", 1981)
  • Kaip tirti kalbą ("Kiel esploradi la lingvon", 1981)
  • Kalbotyros pagrindai ("Fundamento de lingvistiko", 1983)
  • Lietuvių kalbos sintaksė ("Sintakso de litova lingvo", kun Česys Grenda, 1988)
  • Kalbotyros įvadas ("Enkonduko al lingvistiko", kun V. V. Sirtautas, 1995)
  • Rinktiniai kalbotyros straipsniai("Elektitaj lingvistikaj artikoloj", kunRegina Petkevičienė, Č. Grenda, Šiauliai, 2001)
  • Dunksi laiko žingsniai nebylūs ("Frapas mutaj paŝoj de la tempo", versoj, 2008)

Referencoj

  1. Kazimieras Župerka, Atsisveikinant su Profesoriumi
  2. Estingiĝis Homa Homo (Litova Stelo, n-ro 1,p. 28, 2009)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Vytautas Sirtautas is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Vytautas Sirtautas
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes