peoplepill id: vojtech-kraus
VK
Czech Republic Austria Austria-Hungary
1 views today
1 views this week
Vojtěch Kraus
Czech Esperantist

Vojtěch Kraus

The basics

Quick Facts

Intro
Czech Esperantist
Work field
Gender
Male
Place of birth
Prague, Duchy of Bohemia, Czech Republic
Place of death
New Town, Prague, Duchy of Bohemia, Czech Republic
Age
63 years
The details (from wikipedia)

Biography

Vojtěch Kraus (naskiĝis la 13-an de februaro 1865 en Prago - mortis la 26-an de septembro 1928) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de UEA. Profesie li estis urba oficisto. Li estis la dua prezidanto de la praga Esperanto-klubo kaj kunfondis Boheman Asocion Esperantistan.

Vivo

Vojtěch Kraus studis reallernejon, finis ĝin en 1883, en1885 faris ankaŭ maturekzamenon gimnazian. Tiun jaron li fariĝis oficisto ĉe la magistrato de la ĉefurbo Praha kaj servis tie al publikaj aferoj ĝis 1920. Li venis al la plej alta grado de sia ofickategorio fariĝinte direktoro; multajn jarojn estis ĉefo de la adresara fako kaj redaktis en tiu funkcio krom la oficiala adresaro de la urbo diversajn aliajn oficialajn gvidilojn kaj jarlibrojn. Precipe citinda estas Historio de la urba administrado de la reĝa ĉefurbo Praha en jaroj 1860-1880 (Dějiny obecní správy král. hlav. města Prahy za léta 1860-1880) en du volumoj.

Pensiiĝinte li akceptis esti direktoro de la "Masaryka Fundo“, fako de la prezidenta oficejo. Vojtěch Kraus estis ankaŭ ekster sia profesia ofico tre aktiva, intense kaj diversmaniere. Li estis malkvieta kaj sciema spirito. Ĉiun sian liberan tempon li dediĉis al senprofita agado en multaj filantropiaj kaj klerigaj korporacioj.

Familio

Li edziĝis la 28-an de majo 1892, havis du infanojn. La filo inĝeniero Vojtěch Kraus mortis 28-jara, la filino Adela edziniĝis Fojtová; ŝi estas ŝatata ĵurnalistino, ŝia edzo konata skulptisto. Lia edzino sinjorino Matylda Krausová estis lia fidela kunlaborantino, kaj ili estis en tiu agadsfero ekvivalentaj kunlaborantoj kaj kamaradoj de egala valoro.

Aktivado en Esperanto-movado

Esperantisto li fariĝis en 1901 kaj post unu jaro li estiĝis prezidanto de la Esperantista klubo en Praha fondita la 9-an de novembro 1902. La unua prezidanto de la klubo estis Eduard Weinfurter, sed nur kiam oni trovis sinjoron V. Kraus kaj sukcesis, ke li akceptu prezidantecon de la klubo, la kluba vivo ekmarŝis sur la taŭga vojo. Persistemo kaj ordamo de la nova prezidanto donis al la juna societo vivkapablon.

Li estis ĉe ni unua delegito de UEA, lia nomo kaj adreso estas en la unua jarlibro; kaj li restis delegito ĝis sia morto. Dum Antverpena kongreso (1928) li estis nomita honora membro de Universala Esperanto-Asocio pro dudekjara fidela servado.

Liaj esperantaj laboroj estis tre diversfakaj. Plej signita en komenca tempo estis, ke li sukcesis havigi al nia movado unuajn oficialajn rilatojn kun la publikaj aŭtoritatoj. Precipe signita estis tiam de li iniciatita esperantista kunlaborado kun la komitato de la bohema sekcio en aŭstria ekspozicio en London en 1906. La klubo per esperanta korespondado sukcesis veki en Britujo intereson pri la bohema sekcio, kiu intereso estis pruvita per konkretaj dokumentoj. V. Kraus kaj la klubo ricevis de la ekspozicia komitato "honorajn atestojn“ pro „valoraj servoj faritaj". Ankaŭ grave estis, ke Kraus sukcesis esti akceptita kiel esperantisto en sekcion por fremdlandaj rilatoj de la "Nacia konsilantaro bohema".

Prezidanto de la klubo li restis ĝis komenco de malkaŝa malkonsento inter ĉeĥaj esperantistoj en jaro 1907. Kraus fariĝis partiano de la Bohema Asocio Esperantista fondita en 1908 por ebligi poresperantan laboron al tiuj, kiuj preferis aliajn metodojn ol estis metodoj preferataj de tiama Unio. Kraus estis koro honesta kaj maltimema; volonte li iris kun junuloj fanfaronaj kaj obstinaj, predikantaj direktecon senperan ankaŭ en esperanta labormaniero. Li estis elektita vicprezidanto de la nova asocio; kaj restis fidela al ĝia programo ĝis kunfandiĝo de la Asocio kun la Unio en 1918. (laŭ La Progreso, 1/1930)

Verkoj ĉeĥlingvaj

  • Dějiny obecní správy král. hlav. města Prahy za léta 1860-1880 ( Historio de la urba administrado de la reĝa ĉefurbo Praha en jaroj 1860-1880)
  • Příspěvky k dějinám královského hlavního města Prahy, Praha : Důchody obce, 1902, 196 p. (Kontribuo al la historio de la reĝa ĉefurbo Praha)
  • Adresář královského hlavního města Prahy a obcí sousedních Břevnova, Bubenče, Dejvic, Karlína, Kobylis, Košíř, Nuslí, Podolí-Dvorců, Radlic, Smíchova, Strašnic, Troje-Podhoří, Král. Vinohradů, Vršovic, Vysočan a Žižkova, Praha : Obec pražská, 1907 (Adresaro de Prago kaj najbaraj vilaĝoj)
  • Obecní starší Král. hlav. města Prahy 1848-1907, Praha : [Archiv král. hlav. města Prahy], 1908, 63 p. (Magistratanoj de Prago)
  • Adresář královského hlavního města Prahy a obcí sousedních Bráníka, Břevnova, Bubenče, Dejvic, Karlína, Kobylis, Košíř, Michle, Nuslí, Podolí-Dvorců, Proseka, Radlic, Smíchova, Strašnic, Střešovic, Střížkova, Troje-Podhoří,Veleslavína, Král.Vinohradů, Vršovic, Vysočan a Žižkova , Praha : Obec pražská, 1910 (Adresaro de Prago kaj najbaraj vilaĝoj)

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 29 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Vojtěch Kraus is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Vojtěch Kraus
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes