peoplepill id: vasil-peevski
VP
Bulgaria
1 views today
1 views this week
Vasil Peevski
Bulgarian esperantist

Vasil Peevski

The basics

Quick Facts

Intro
Bulgarian esperantist
Work field
Gender
Male
Star sign
VirgoVirgo
The details (from wikipedia)

Biography

Vasil PEEVSKI (naskiĝis en septembro 1905Loveĉ, Bulgario- mortis la 9-an de julio1992) estis bulgara esperantisto, elstara geodeziisto, eminentulo pri scienca aplikado de Esperanto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Vasil Peevski naskiĝis en septembro 1905 en la bulgara urbo Loveĉ. Dum sia unua gimnazia klaso en Pleven li ekkonis Esperanton, kaj baldaŭ li aktiviĝis kiel kursgvidanto kaj sekretario de la loka asocio. Studinte geodezion en la Teknika Altlernejo de Vieno, li ekoficis en 1929 en la ŝtata Geografia Instituto. Ekde la fondiĝo de la unua Teknika Altlernejo en Bulgario en 1942, li gvidis ties katedron de geodezio seninterrompe ĝis 1974. Li estis ankaŭ rektoro kaj profesoro de la Sofia Politeknika Universitato, rektoro de la Supera Konstruinĝeniera Instituto kaj estro de fako ĉe la edukministerio.

Lia internacia renomo pro aŭtoreco de cento da sciencaj verkoj kaj lernolibroj estis agnoskita per dumviva honora membreco en pluraj sciencaj asocioj, kaj kronita de honora prezidanteco en la Internacia Federacio de Geodeziistoj. Kiel konata aganto en internaciaj sciencaj rondoj, li atingis kun Boĵidar Popoviĉ, ke la Monda Federacio de la Sciencaj Laboristoj eldonis sian revuon Scienca Mondo ekde 1976 ankaŭ en Esperanta varianto, sub lia redakto. De 1974 li funkciis kiel vicprezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta. Dum la UK-oj de Sofio (1963), Ateno (1976) kaj Varna (1978) li estis rektoro de la Internacia Somera Universitato.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 22 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Vasil Peevski is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Vasil Peevski
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes