peoplepill id: ursula-grattapaglia
UG
Brazil Germany
1 views today
1 views this week
Ursula Grattapaglia
Brazilian Esperantist

Ursula Grattapaglia

The basics

Quick Facts

Intro
Brazilian Esperantist
Work field
Gender
Female
Age
90 years
Awards
Honorary Member of the World Esperanto Association
(2004)
The details (from wikipedia)

Biography

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis la 27-an de septembro 1933 en Berlino kiel Ursula Sandkühler) - german-devena brazila esperantistino, administrantino de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Membrino de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Vivo

Grattapaglia travivis la duan mondmiliton en Berlino kaj la orientaj germanaj provincoj, aneksitaj post la germana invado en Pollando. Kadre de aliancana forpelo de germanoj estis deportita el Pollando. Tio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.

Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.

En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro sia laboro por Bona Espero. Ŝi estas ankaŭ honora civitano de la urbo Alto Paraíso de Goiás.

La dummilita vivo de Ursula fariĝis teatraĵo okaze de la 100-a Universala Kongreso kiel adaptaĵo de la libro Bona Espero: idealo kaj realo de Roman Dobrzyński.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Nia diligenta kolegaro. Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj, p. 112-113, Sezonoj, Kaliningrado, Litova Esperanto-Asocio, Kaunas 2018, ISBN 978-609-95087-6-4
  • Roman Dobrzyński, Bona Espero: Idealo kaj realo, "Esperanto", n-ro 10, Martin 2008

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 22 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Ursula Grattapaglia is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Ursula Grattapaglia
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes