Quantcast
peoplepill id: tibor-mertz
TM
1 views today
1 views this week
Tibor Mertz
Hungarian actor

Tibor Mertz

Tibor Mertz
The basics

Quick Facts

Intro Hungarian actor
Is Actor
From Hungary
Field Film, TV, Stage & Radio
Gender male
Birth 28 February 1961, Kalocsa, Kalocsa District, Bács-Kiskun County, Hungary
Age 61 years
The details (from wikipedia)

Biography

Tibor Mertz [merc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mertz Tibor estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Tibor Mertz [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1961 en Kalocsa.

Biografio

Tibor Mertz akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1985, kie lia ĉefinstruisto estis András Békés. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro József Attila, en la sekva jaro al Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1992 kaj 2003 li apartenis al pluraj malpli gravaj teatroj, poate al Nacia Teatro (Budapeŝto). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:

  • Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (2009–2011)
  • Teatro Weöres Sándor (2011–).

Li ricevis premiojn en 1991 kaj 1997. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj

  • William Shakespeare:
    • Reĝo Lear - Edgar
    • Rikardo la 3-a - Sir James Tyrrel
    • Somermeznokta sonĝo - Lysander; Oberon
    • Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
    • Kiel plaĉas al vi - Orlando
    • Cymbeline - titolrolo
    • Multa bruo pri nenio - Don Pedro
  • Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
  • Molière:
    • Les Femmes savantes - Klitander
    • Tartufo - Valer
  • József Katona: Bánk bán Ottó

Elektitaj kinaj filmaj roloj

  • Nekem lámpást adott kezembe az Úr Pesten (1999)
  • Sorstalanság (2005)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

  • La dresado de la megero (televizia versio, 1986)
  • Emlékszem Anna Frankra (2009)

Dubladaj roloj

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de John Malkovich, Garry Shandling kaj aliaj [1]

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Sections Tibor Mertz

arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes