peoplepill id: theodor-kilian
TK
Czech Republic
1 views today
1 views this week
Theodor Kilian
Czech teacher

Theodor Kilian

The basics

Quick Facts

Intro
Czech teacher
Gender
Male
Place of birth
Ivančice, Brno-Country District, South Moravian Region, Czech Republic
Place of death
Třebíč, Třebíč District, Vysočina Region, Czech Republic
Age
83 years
The details (from wikipedia)

Biography

Theodor KILIAN (naskiĝis la 26-an de septembro 1894 en Ivančice - mortis la 3-an de julio 1978 en Třebíč) estis germandevena ĉeĥo, mezlerneja instruisto de komerca lernejo kaj direktoro de sanitara lernejo.

De 1920 delegito de UEA, fondinto de Esperanto-kluboj en Ivančice kaj Třebíč, membro de la komitato de EAĈSR kaj de ĝia lerneja kaj ekzamena komisiono, prezidanto kaj poste honora membro de la Esperantista Klubo en Brno, klubestro en Třebíč ekde ĝia fondo, membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj prezidanto de ĝia lingva komisiono, idea gvidanto de la komitato por aranĝado de Someraj Esperanto-Tendaroj (de 1958 en Lančov, 1952-1957 en aliaj lokoj).

Li gvidis pli ol 40 kursojn de Esperanto, laboris dum jaroj en la Esperanto-elsendoj de la radiostacio Brno (prelego-serioj pri ĈSR) kaj poste en ĝiaj artprogramoj Verda stacio, kiun li kunkreis ĉe la 1-a "Esperanto-horeto" elsendita en 1934 ĝis la fatala jaro 1938.

Aŭtoro de informiloj kaj lernolibroj.

Sian domon li heredigis al la Esperanto-klubo en Třebíč, kiu nun portas lian nomon (Klubo de Esperanto kaj aliaj mondlingvoj de Theodor Kilian) kaj la strato nomiĝas Esperantistů (strato de esperantistoj). En la domo troviĝas klubejo, tranoktejo por kelkaj personoj kaj la laborejo de Theodor Kilian kun biblioteko kiel lia malgranda muzeo.

Verkoj

  • Esperanto a jeho tvůrce (Esperanto kaj ĝia kreinto) - 1934
  • ABC mezinárodního jazyka (ABC de la internacia lingvo) - 1967
  • Cvičebnice esperanta (Ekzerclibro de Esperanto) - multaj eldonoj
  • La mondo rakontas (legolibro por komencantoj el leteroj venintaj de ĉiuj kontinentoj) - 1970
  • 808 nejpoužívanějších slovních kmenů (808 la plej uzataj vortradikoj) - 1966

Tradukoj

  • Karel Čapek: La Blanka Malsano (vidu Karel Čapek) - 1938
  • Otakar Březina: Konstruado en altoj (poezia eseo) - vidu Otakar Březina - 1982
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Theodor Kilian is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Theodor Kilian
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes