peoplepill id: suitbert-h-siedl
SHS
Austria
1 views today
1 views this week
The basics

Quick Facts

Gender
Male
Religion(s):
Place of birth
Vienna, Austria
Place of death
Graz, Styria, Austria
Age
83 years
Suitbert H. Siedl
The details (from wikipedia)

Biography

Patro Suitbert SIEDL de Sankta Johano de la Kruco (sekulare: Heribert Siedl; naskiĝinta la 11-an de februaro 1923 en Vieno, mortinta la 3-an de aprilo 2006 en Graz) estis denaska esperantisto, katolika pastro kaj profesoro universitata.

Vivo

Post la abiturienta ekzameno li eniris la monaĥejon de la cistercianoj en Zwettl. Tie la cistercianoj devis ankaŭ fari animzorgadon en la najbaraj paroĥoj, kion Siedl malpli ŝatis ol kontemplacion kaj studadon.Pro tio li ŝanĝis la ordenon kaj komencis la novicadon ĉe la karmelanoj en la 1940-a jaro en Graz.

La piega senŝua karmelano (monaĥaj votoj la 21-an de decembro 1941; sacerdotiĝo la 23-an de aprilo 1950 en Romo) kaj multlingva biblia fakulo estis universitata profesoro en Salcburgo ĝis 1987. Li doktoriĝis en Graz kun disertaĵo pri la simileco de la spirituala doktrino inter la Evangelio laŭ Johano kaj la verkoj de Johano de la Kruco. Krome li studis en Bonn kaj en Salcburgo kaj havis la okazon resti en la Sankta Lando 18 monatojn.

En 1989 li fondis en Clearwater (Florido) la Familion de Sankta Hieronimo flegadantan la Latinon eklezian. Antaŭe li ofte organizis latinlingvajn semajnojn nomitajn "Feriae Latinae" laŭ komisio de la vatikanurba Fondaĵo Latinitas.

Esperanto en la familio de Siedl

Lia patrino Christine estis tradukistino el la germana esperanten, i.a. ŝi esperantigis la nacian himnon de Aŭstrio Land' de montoj, katedraloj. Lia patro Ludwig dum jardekoj aktivadis elstare en la katolika esperanto-movado aŭstria/AKLE respektive IKUE.

Verkoj

  • Qumran - Eine Mönchsgemeinde im Alten Bund, Bibliotheca Carmelitica, cura Facultatis Theologicae O. C. D. edita, Series II: Studia, Vol. 2, Romo (1963) Enhavo de la libro.
  • "Malnova kaj Nova Testamentoj: pri diverseco kaj unueco de ambaŭ Testamentoj", en: Biblia Revuo, 6 (1970), p. 197-216
  • Gedanken zum Tempussystem im Hebräischen und Akkadischen, Eldonejo Harrassowitz, Wiesbaden (1971)
  • Wasser in der Wüste, Eldonejo Tyrolia, Insbruko (1971)
  • David, Eldonejo AT Edition (2007)

Eksteraj ligiloj

Notoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 09 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Suitbert H. Siedl is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Suitbert H. Siedl
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes