Quantcast
peoplepill id: stasys-gaidamavicius
SG
1 views today
1 views this week
Stasys Gaidamavičius

Stasys Gaidamavičius Lithuanian esperantist

Lithuanian esperantist
Stasys Gaidamavičius
The basics

Quick Facts

Intro Lithuanian esperantist
Was Esperantist
From Lithuania
Type Literature
Gender male
Birth 10 September 1947
Death 24 December 2008 (aged 61 years)
Star sign VirgoVirgo
The details

Biography

Stasys GAIDAMAVIČIUS (en Esperanto-rondo konata ankaŭ kiel Staseo, naskiĝis la 10-an de septembro 1947 en Bajorai, distrikto Ukmergė, mortis la 2008 en Vilnius, enterigita en tombejo de Karveliškės) estis inĝeniero kaj esperantisto el Litovio.

Vivo

En 1967 S. Gaidamavičius finis Vilnan Politeknikan Mezlernejon, laboris en diversaj institucioj kiel inĝeniero-mekanikisto. Li memlernis metion de forna masonisto, verkis kaj eldonis kelkajn libretojn pri masonado de fornoj kaj kamenoj.
En 1975 S. Gaidamavičius estis edziĝinta al aktiva esperantistino Marytė Urbanavičiūtė.

Esperantista agado

En 1967 S. Gaidamavičius vizitis kaj finis E-kurson gviditan de Vytautas Šilas. Post la kurso li aliĝis al Vilna klubo Juneco, aktive partoprenis en ĝiaj aranĝoj, baldaŭ akiris bonan lingvokonon kaj kontribuis al litova E-eldonado. S. Gaidamavičius verkis kaj mem eldonis broŝuron 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977, 1979), libreton Litovaj – esperantaj konversacioj (1994, 2003).
Dum soveta tempo li helpis en multobligado de ekstercenzuraj eldonaĵoj Amikeco, Muzo, lernolibro de Boris Kolker, bultenoj KKK kaj Kurte. Ĉi lastan S. Gaidamavičius ankaŭ dissendadis. Dank’ al li Kurte fariĝis abonebla (vere, neoficiale) eldonaĵo.
Ekde 58a numero S. Gaidamavičius trasprenis ankaŭ redaktadon de Kurte kaj ĝin redaktis ĝis la lasta 136a numero en 1982. Pro eldonado de la bulteno S. Gaidamavičius en 1982 estis invitita en Prokurorejon de Litova SSR. Poste li estis devigita foriĝi de sia ofico.
Dum 20 jaroj S. Gaidamavičius surbendigadis diversajn E-prelegojn, E-koncertojn, E-lecionojn, E-kantojn. Pli ol 60 kasedojn da surbendigaĵoj li transdonis al Litova Esperanto-Asocio.
Li estis fakestro de magnetofona servo de SEJM.
La 4-5 de oktobro 1997 S. Gaidamavičius organizis 29-an artkonkurson Muzo.
Li partoprenis en 90a Universala Kongreso (2005, Vilnius), multaj BEToj.

Verkoj

  • 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977, 1979)
  • Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-esperantaj konversacioj (1994)
  • Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-esperantaj konversacioj (2003)
  • Mūriju židinį (1997)
  • Mūriju krosnį (1997)
  • Krosnys ir kaminai (2002)
  • Židiniai (2002)
  • Pasigaląsk pats (2003)

Fontoj

  1. Ekstercenzura Esperanta literaturo (3). "Kurte", Litova Stelo, n-ro 1, 1994, p. 14
  2. Stasys Gaidamavičius, Plua sorto de "Kurte", Litova Stelo, n-ro 1, 1994, p. 16-18
  3. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto 3a, p. 87, 1998
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes