peoplepill id: stanislav-belov-1
SB
Russia
1 views today
1 views this week
Stanislav Belov
Russian esperantist

Stanislav Belov

The basics

Quick Facts

Intro
Russian esperantist
A.K.A.
Stanislav Leonidovich Belov
From
Work field
Gender
Male
Birth
Age
49 years
The details (from wikipedia)

Biography

Stanislavo Belov (ruse Станислав Леонидович Белов; naskiĝis la 25-an de septembro 1974, Tjumeno, Rusio) estas rusa historiisto kaj publikrilatisto. Li loĝas en urbo Tjumeno (Rusio). De 1995 ĝis 2010 li laboris en loka muzeo kaj ekde 2010 estras la PR-sekcion en TjumenNIIgiprogazo (filina firmao de Gazpromo). Li estas aŭtoro de proksimume 30 sciencaj artikoloj pri historio de Tjumena provinco kaj muzeologio. Samtempe ekde 2002 ĝis 2010 li estis libertempa ĵurnalisto, kunlaboris kun ĉefaj komercaj revuoj de Tjumeno kaj publikigis centojn da artikoloj pri lokaj entreprenoj, komercistoj ktp.

Esperanto-agado

Li lernis Esperanton memstare vintre de 2007/2008 kaj ekde 2012 ĉiujare partoprenas universalajn kongresojn. Li kunlaboras kun Esperanto gazetoj, aperiginte artikolojn en Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto kaj aliaj. Li estas dumviva membro de UEA kaj estis prezidanto de la bonfara fonduso Esperanto en Evoluo (Nederlando), aktive blogas en Esperanto (ĉefe pri siaj vojaĝoj pere de Esperanto kaj legitaj esperanto-libroj) kaj kontribuas al la Esperanto-Vikipedio.

En Esperanto

En Esperanto aperis Stanislavo Belov, Alloga Beletra Almanako 7.

Referencoj

  1. Stanislavo Belov (2012-01-29)Mi iĝis dumviva membro de UEA! (esperante). Ipernity. Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-15.
  2. Blogo en Blogger esperante
  3. Vikipedio: Uzanto:RG72 (esperante). Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-15.
  4. Stanislavo Belov, Alloga Beletra Almanako 7, Beletra Almanako (9), Oktobro 2010. Paĝoj 49-51.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 28 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Stanislav Belov is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Stanislav Belov
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes