peoplepill id: solen
S
France
1 views today
2 views this week
Solen'
French Esperantist

Solen'

The basics

Quick Facts

Intro
French Esperantist
A.K.A.
Sylvie Gaspard
From
Work field
Gender
Female
Age
45 years
The details (from wikipedia)

Biography

Solen' (Solène laŭ franca ortografio) estas la artistnomo de Sylvie GASPARD (naskiĝis la 5-an de marto 1955; mortis la 12-an de oktobro 2000 en Cardaillac), esperantlingva aktorino, reĝisorino kaj verkistino el Francio.

Kiel filino de blindaj geesperantistoj (Iginio Gaspard kaj Jeanine) Solen' jam en sia infanaĝo vizitis diversajn Esperanto-renkontiĝojn kaj spertis la riĉan Esperanto-kulturon en sia hejmurbo Parizo. Jam kiel 15-jarulino ŝi fervore gvidis teatran grupon en la lernejo. En 1976 ŝi eksubtenis la Teatron Esperanto de Parizo (TESPA) per aktorado, okupado pri dekoroj, kostumoj, son- kaj lumtekniko kaj reĝisorado. Ekde 1978 ŝi ankaŭ aktivis en la Esperanta kabaredo La ruza kruĉo kaj redaktadis la teatran gazeton Kulisoj internaciaj.

En 1980 Solen' forlasis Parizon. Kune kun Arno Lagrange ŝi fondis la teatron La Krizalido, kiu prezentadis dulingve: france kaj Esperante. Ŝia lasta prezentaĵo estis Lasu neĝon fali, kiun ŝi - jam tre malsana - prezentis en julio 2000 dum KAFE. Ŝia tre originala tombo kun ligna memorigiloestas en Cardaillac (Lot, Francio).

Famaj teatraĵoj, en kiuj ŝi partoprenis

  • Kun La Krizalido:
    • Ĉu Dio bojas? / Dieu aboie-t-il ? (de François Boyer)
    • La evento / L'événement (de Guy Foissy)
    • Soleco / Solitude (de Emilija Lapenna)
    • La forlasitino/ La délaissée (de Max Maurey)
    • La Amanto/ L'Amant (de Harold Pinter)
    • La plezuro disiĝi / Le plaisir de rompre (de Jules Renard)
    • Meluzina / Mélusine (verkita de Solen')
    • Lasu neĝon fali / Laissez tomber la neige! (de Pierrette Dupoyer)

Notoj

  1. Bildo de la tombo de Solen' en Kardajak'

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Solen' is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Solen'
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes