Quantcast
peoplepill id: sigismundo-pragano
SP
1 views today
1 views this week
Sigismundo Pragano

Sigismundo Pragano Romanian Esperantist

Romanian Esperantist
Sigismundo Pragano
The basics

Quick Facts

Intro Romanian Esperantist
Was Esperantist
From Romania
Type Literature
Gender male
Birth 5 January 1907, Bucharest, Principality of Wallachia
Death 26 November 1966, Amsterdam, Netherlands (aged 59 years)
Star sign CapricornCapricorn
The details

Biography

Sigismund PRAGER, pli bone konata inter Esperantistoj kiel Sigismundo PRAGANO (naskiĝis la 5-an de januaro 1907 en Bukareŝto, mortis la 26-an de novembro 1966 en Amsterdamo) estis rumana esperantisto kaj advokato en Bukareŝto, de 1951 profesoro pri la rumana lingvo kaj literaturo kaj pri Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

Pragano lernis Esperanton en 1923 en kursoj de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Ekde tiam li propagandis la lingvon, partoprenis la landan movadon kaj gvidis kursojn. De 1931 li funkciis kiel Cseh-metoda instruisto en Nederlando kaj Anglujo. En 1951 li fariĝis docento de rumana lingvo kaj literaturo kaj de Esperanto en la universitato de Amsterdamo. Tie li sukcesis atingi al Esperanto pozicion de samvalora lingvo kiel la naciaj, kiun la lingvostudantoj povas elekti kiel temon por sia ekzamena programo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (AdE) de ĝia fondiĝo en 1948.

En la -ata/-ita-disputo en AdE de ĉirkaŭ 1960 li estis unu el la gvidantoj de la "atista" tendaro apud Teo Jung kaj Jan Isbrucker.

Pragano tradukis el la rumana literaturo por diversaj Esperanto-gazetoj. En 1928 li aperigis la libron de Eugen Relgis La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intetektuloj. En 1932 li tradukis (kun P. Firu) la verkon Rumana Bonhumoro en elektitaj rakontoj, kiu ricevis rekonon kaj monan subvencion de la rumana registaro.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-p.htm
http://viaf.org/viaf/195565908
http://isni.org/isni/0000000398110146
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes