Saša Pilipović
Quick Facts
Biography
Saša PILIPOVIĆ (naskita en 1963) estas profesia aktoro el Kragujevac, Serbio, fondinto de scenejo Shelter ĉe la teatro "Joakim Vujić" en Kragujevac.
Li estis membro de SEK en Zagrebo kaj kun la sama teatra trupo ludis en 1987. Ĉe IJK-Krakovo la teatraĵon de Karel Čapek Insektoj. Ekde la jaro 1987 ĝis 1991 li laboris kiel anoncisto de Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo, Kroatio, kie li tiam vivis. Li partoprenis multajn TEJO-kongresojn kaj la UKon en Kubo, ludante kun Vida Jerman. Poste li ludis kun jagodina gimnazia teatra trupo la teatraĵon Rekviemo por la perdintoj de Vladimir Krstić dum la UK en Montpeliero, kaj li sukcesplene partoprenis la UK-on en Zagrebo, ludante kun sia kolego Milić Jovanović la komedion Malfermilo. Li ludis ankaŭ la komedion Amo per proverboj kun Vida Jerman en la Fortaleza UK en Brazilo, kaj Kabaredo kun Sanja Matejić en Gotenburga UK. Li prezentis kun Shelter Sceno Kiel mortigi sian edzinon de Antonio Amurri en esperanto-traduko de Tereza Kapista en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, Litovio.
Bibliografio
- Kion diri post 33 jaroj, ludante sur Esperanta scenejo? Nur ke mi estas tre feliĉa, Intervjuo kun Saša Pilipović, Esperanto, 1344(3) Marto 2020, pp. 60-61.
Eksteraj ligiloj
- Paĝo pri Malfermilo (el Retarkivo 2007) (teatraĵo laŭ l'Ouvre-boîte de Victor Lanoux)
- Prezento de Amo per proverboj en la paĝo pri la 87-a UK 2002 en Fortalezo, Brazilo