peoplepill id: samuel-seelfisch
SS
Germany
1 views today
1 views this week
Samuel Seelfisch
German politician

Samuel Seelfisch

The basics

Quick Facts

Intro
German politician
Work field
Gender
Male
Place of birth
Erfurt, Erfurt Government Region, Province of Saxony, Kingdom of Prussia
Place of death
Lutherstadt Wittenberg, Wittenberg, Saxony-Anhalt, Germany
Age
85 years
Samuel Seelfisch
The details (from wikipedia)

Biography

Samuel SELFISCH (naskiĝinta en la 10-a de novembro 1529 en Erfurto, mortinta en la 8-a de januaro 1615 en Wittenberg) estis germana eldonisto kaj urbestro grava de Wittenberg.

Vivo

Memorigtabulo en Wittenberg, Markt nr 6.

Estante filo de libroeldonisto kaj -vendisto li senditis kiel 16 jaraĝulo al Wittenberg, la tiama centro de libropresado. Tie li unue servis por la renomita fakulo Barthel Vogel. Poste li ŝanĝis la laborpostenon kaj venis al la entrepreno de Conrad Rühel, kiu ankaŭ estis urbestro.

En la aĝo de 28 jaroj Selfisch ekestis memstara. Disde Wittenberg li faris libroservon por tuta Germanio, poste ankaŭ por multaj eŭropaj landoj (i.a. ĝis Islando kaj Turkio). La enspezitaĵojn li investis en la produktadon de libroj. En Belzig ekzemple li starigis por la filo Laurentius papermuelejon kaj aĉetis minejajn akciojn. En lia eldonejo aperis precipe teologiaĵoj, i.a. 17 diversaj eldonoj de la Biblio kaj 49 verkoj de Martin Luther. Siatempe li estis unu el la plej gravaj libroeldonistoj/-vendistoj de tuta Germanio.

Li akiris multajn terenojn kaj eksciis ke la komerca koncepto kun enspezakumuligo sole ne sufiĉus. Tiel li baldaŭ montris sin bonfara sociale donacante 1.500 guldenojn al Gotteskasten, karitata kaso por malriĉaj komunumanoj. Por la urbo Wittenberg li aĉetis novan tombejon kiu nomiĝas nuntempe Nördlicher Friedhof (Dresdener Straße). Krome li estis politikisto urba. Li estis Kämmerer (ĉambristo) en la jaroj 1569, 1572, 1575, 1578, 1581 kaj 1584; krome urbestro en 1585, 1588, 1591, 1594, 1597, 1600, 1603, 1606, 1609 kaj 1612 kaj adjunkto de la urbestro en 1586, 1589, 1590, 1592, 1595, 1598, 1601, 1604, 1607, 1610 kaj 1613.

Familio

Li estis la nepoto de Laurentius Seelfisch († 23. 2.1504 en Erfurt). En la 20.1.1557 li edziĝis al Maria Rühel († 1. 9.1580), en la ĉeesto de Paul Eber kaj Filipo Melanktono.

Post ŝia morto li edzinigis en la 25.11.1583 Magaretha Rubin († 30. 6.1594). Sume li havis 14 infanojn (7 filojn kaj 7 filinojn). Vivante li ankoraŭ vidis 77 nepotojn kaj 14 pranepotojn. Tra lia filino Christina estas genealogia rilato eĉ al la iama reĝino de Nederlando, Beatrix. Hodiaŭ estas memorigtabulo en Wittenberg survande de la domo Markt 3. De la infanoj estas konataj:

  • Samuel Selfisch (1563–1614)
  • Petrus Selfisch (1565–1619)
  • Conrad Selfisch (1567–1567)
  • Maria Selfisch (1558–1626), edzino de Augustin Cranach.
  • Maria Magdalena Selfisch (1568–1616), edzino de Petrus Albinus kaj poste de Christoph Wust.
  • Anna Selfisch (1571–1571)
  • Matthias Selfisch (1572–1636)
  • Johann Selfisch (1575–1575)
  • Catarina Selfisch (1576–1661 in Coburg)
  • Laurentius Selfisch (* 1578) papermuelejposedanto en Belzig kaj urba konsiliano
  • Christina Selfisch (1585–1661) edzino de Benedikt Carpzov la malplijuna kaj poste de Friedrich Praetorius
  • Magarethe Selfisch (*1587 – post 1630)

Ĉar la ekleziaj registroj komenciĝis nur en 1560 oni deduktis ke unu filo kaj unu filino baldaŭ mortis. Iliaj nomoj restis nekonataj.

Literaturo

  • Paul Gottlieb Kettner: Das Raths-Collegio der Chur-Stadt Wittenberg. Wolfenbüttel 1734
  • Rotary Clubs Wittenberg: Berühmte Wittenberger Gäste. 2. Auflage
  • Heinrich Kühne und Heinz Motel: Berühmte Persönlichkeiten und ihre Verbindung zu Wittenberg. Druckhaus Göttinger Tageblatt GmbH & Co 1990, ISBN 3-924781-17-6
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. 10 Bände, Boppard 1959–1980
  • Wittenberger Kirchenbücher
  • Gustav Stier: Die lateinischen Inschriften Wittenbergs. Herrose Verlag, Wittenberg 1860
  • Hans Konrad Leonhard: Samuel Selfisch: Ein deutscher Buchhändler am Ausgange des XVI. Jahrhunderts. Jäh & Schunke, 1902
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Samuel Seelfisch is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Samuel Seelfisch
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes