Sam Owen Jansson
Quick Facts
Biography
Sam Owen JANSSON (naskiĝis la 19-an de marto 1906, mortis 1985) estis sveda bibliotekisto, kultur-historiisto, muzea asistanto, esperantisto kaj vortaristo. Dum 1941–1972, li ĉefis la biblioteko de la museo Nordiska museet en Stokholmo, Svedio.
Jansson estis filo de J. S. kaj naskiĝis la 19-an de marto 1906 en Stokholmo, Svedio. Esperantisto de 1921, li iĝis sekretario, kaj poste prezidanto, de Stokholma Esperanto-Grupo. Jansson prilaboris, laŭ Enciklopedio de Esperanto kune kun sia patro, svedan eldonon de angla Esperanta lernolibro de Montagu Christie Butler, kiu aperis en tri eldonoj en 1925, 1928 kaj 1934 (entute 12 000 ekzempleroj). En 1934 aperis lia sveda-Esperanta vortaro verkita kune kun Frits Lindén kaj Birger Gerdman. Ĝin suplementis Ebbe Vilborg en 1975. Kiam ĝi aperis en 1934 la vortaro anstataŭis la samspecan, sed nur duone ampleksan de Gustav Henrik Backman de 1919. Krom el svedaj antaŭuloj ĝi precipe ĉerpis el Plena Vortaro (SAT 1930) kaj el la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster. Ĝia posteulo estas la sveda-Esperanta vortaro de Ebbe Vilborg de 1992 kun ĉirkaŭ 50 000 kapvortoj.
Krom tio, li verkis libroj, pluraj pri historiaj mezur-sistemoj, inter alie la norma Måttordbok de 1950, vortaro pri svedaj mezur-vortoj antaŭ la metra sistemo.
Komentoj
Fontoj
Notu ke kelkaj partoj de la teksto ŝajne estas prenita alieloke.
- Sam Owen Jansson en la sveda enciklopedio Nationalencyklopedin
- Jansson, Sam Owen en Enciklopedio de Esperanto, 1934
- Libris: Svensk-esperantisk ordbok, Måttordbok: svenska måttstermer före metersystemet, serĉadoj: sam owen jansson, sam owen jansson esperanto
Eksteraj ligiloj
- Libroj de Sam Owen Jansson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo