peoplepill id: ros-haruo
RH
United States of America
1 views today
1 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

ROS' Haruo (naskita je la 29-a de marto, 1954, do nun 66-jara; jure : Leland Bryant Ross) estas usona esperantisto. Lia esperanta nomo baziĝas sur lia japana nomo, Rosu Haruo (呂須•春男); li adaptis ĝin en Esperanton pro la fina -o.

Vivhistorio

Li naskiĝis en Seatlo, kaj escepte de unu jaro en Tokio (1967.07-1968.06) kaj du jaroj en Novhaveno (Konetikuto) (1972.09-1974.05) li loĝas la tutan vivon ĝis nun en la aglomeraĵo Seatla. Liaj gepatroj (John Lister Ross, baptista pastro, kaj Janet Jacobsen Ross) mortis en trafika akcidento en aŭgusto 1968, post kio Haruo kaj liaj tri pli junaj gefratoj loĝis ĉe geonkloj en antaŭurbo Kirklando, kie li finis la mezlernejajn jarojn kaj (en 1970) aŭtodidakte lernis Esperanton. Li kontribuas en Vikipedio kiel Vikipediisto:Haruo

Nuna priskribo

Li estas Delegito de UEA en Seatlo. Li servis fakdelegite pri pluraj fakoj, i.a. Alkoholuloj Anonimaj, Baptismo, himnologio, kaj suŝio. Li estas baptista laiko. Li loĝas, facile diveneble, en Seatlo. Li tradukas kaj de tempo al tempo eĉ verkas originale.

Eksteraj ligiloj

La Lilandejo (persona retejo) TTT-Himnaro Cigneta (granda rethimnaro)

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Ros' Haruo is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Ros' Haruo
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes