Quantcast
peoplepill id: pierre-corret
PC
1 views today
1 views this week
Pierre Corret

Pierre Corret

French Esperantist
Pierre Corret
The basics

Quick Facts

Intro French Esperantist
A.K.A. Pierre CORRET
Was Esperantist
From France
Type Literature
Gender male
Birth 1881
Death 7 August 1936 (aged 55 years)
The details

Biography

D-ro med. Pierre CORRET [kore'] (naskiĝis la 11-an de marto 1881 en Parizo; mortis la 7-an de aŭgusto 1936 samloke) estis franca esperantisto, kuracisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Corret verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn.

De 1908 ĝis 1911 li estis ĝenerala sekretario de SFPE. Li verkis en diversaj Esperantistaj gazetoj, kaj precipe en Lingvo Internacia, kie, kun Théophile Cart, li energie atakis Idon, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Carlo Bourlet pri la vortaro franca-Esperanta de Grosjean-Maupin.

Kiel sciencamanto, li verkis en Internacia Scienca Revuo kaj turnis sian atenton precipe al la radio. Li prezidis Internacian Radio-Asocion (fonditan en 1924) kaj estis ĉefredaktoro de "Internacia Radio-Revuo" 1926.

Krom multajn artikolojn, kelkajn broŝurojn kaj sian tezon, li verkis:

  • Internacian Radio-Leksikonon seslingvan, 1925.
  • Raportojn pri la 2a, 3a, 4a, 5a Kongresoj, 1906-09. (La 2a kaj 3a kun René Artigues).
  • Trad. de Jules Romains, Knock, 1932, prezentita dum la 24a UK 1932 en Parizo.

Ekde 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1920 Akademiano.

Literaturo

  • 1982: Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. III. Budapest 1982, 66-67 (kun foto)
  • 1937: Flageul, P. Doktoro Pierre Corret - esperantisto kaj stenografisto. Isey-les-Moulineaux 1937, 20 p.
  • 1921: N.I. [Setälä, Vilho]. Niaj Akademianoj. En: Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 4-8

Eksteraj ligiloj

Notoj


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
http://www.esperanto-sat.info/article1061.html
http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=pierre+corret&find_code=WRD&x=8&y=5
http://www.onb.ac.at/eo/planlingvoj/index.htm
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-c.htm
http://d-nb.info/gnd/141699868
http://viaf.org/viaf/107024033
http://isni.org/isni/0000000081722224
http://www.idref.fr/147174678
http://catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb11141079t
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes