Quantcast
peoplepill id: paul-blaise
PB
1 views today
1 views this week
Paul Blaise

Paul Blaise Belga esperantisto

Belga esperantisto
Paul Blaise
The basics

Quick Facts

Intro Belga esperantisto
A.K.A. P. B., PoBo
Is Esperantist
From Belgium
Type Literature
Gender male
Birth 22 December 1880, Leuven, Belgium
Star sign CapricornCapricorn
Family
Spouse: Margaret Lilly Blaise
Awards
Honorary Member of the World Esperanto Association  
Paul Blaise
The details

Biography

Paul BLAISE [blejz] (pseŭdonimoj P. B. kaj PoBo; naskita la 22-an de decembro 1880 en Loveno, Belgio) estis belga esperantisto kaj sekretario de Belga Komerca Ĉambro en Londono. Profesoro de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo.

En la tri landoj propagandis, instruis Esperanton kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe "Academie des Beaux Arts", Loveno (1903), "Ass. Polytechnique" k. a., Parizo (1904-1907), Londono (1908-1932). Helpsekretario de Universala Kongreso (UK) en Kembriĝo 1907 kaj Parizo 1914; kasisto de UK en Oksfordo 1930. Direktoro de Internacia Propagandejo Esperantista; sekretario de Ĉekbanko Esperantista (1907-10). Kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĝia delegito kaj komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitatano de Brita Esperanto-Asocio (BEA) de 1913, ĝia kasisto (1929-31). Multaj artikoloj diversspecaj por Esperanto-gazetoj.

Post la dua mondmilito li loĝis en Liverpool.

Fontoj

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-b.htm
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes