Quantcast
OH
36 views this week
Oskar Hecker

Oskar Hecker

The basics
Quick Facts
Gender male
The details
Biography

Oskar (antaŭ 1901 Oscar) Hecker (naskiĝis la 26-an de januaro 1867 en Berlino, mortis en 1937) estis germana lektoro de la itala lingvo ĉe Humboldt-universitato en Berlino. Li kreis korpuson de sistema frazaro, ankaŭ plurfoje tradukita al Esperanto.

Vivo

Hecker doktoriĝis la 13-an de aŭgusto 1892 ĉe la berlina universitato en la filologia fakultato pri "La Dekameron-manuskripto de Berlino kaj sia rilato al la Mannelli-kodo", do pri temo el la itala literaturo, sia specialaĵo. En 1895 li fariĝis lektoro pri itala lingvo ĉe sia universitato, tiuepoke nomita laŭ la imperiestro Frederiko-Vilhelmo, la hodiaŭa Humboldt-universitato. Frukto de lia tiea instrua laboro estis en 1897 la verko, kiu fariĝis la bazo de la postaj sistemaj vortaroj en multaj lingvoj, inter ili ankaŭ Esperanto, nome "Die italienische Umgangssprache in systematischer Anordnung und mit Aussprachehilfen", t.e. "La itala ĉiutaga lingvo en sistema ordo kaj kun prononc-helpoj". Sekvis ampleksa "Nova germana-itala vortaro" en 1900 kaj pluraj lernolibroj de la itala por german-lingvanoj, ekzemple "Il piccolo italiano: manualetto di lingua italiana viva" (2-a eld. 1906, 9-a eld. 1956). Hecker restis lektoro en Berlino ĝis 1923, kiam li - post edziĝo al italino - translokiĝis al Italio. En 1937 li mortis en aĝo de nur 59 aŭ 60 jaroj.

La sistemaj vortaroj laŭ Hecker

Ĉiu volumo de la "sistemaj vortaroj" prezentas ĉ. 12.000 vortojn kaj fraz(er)ojn, ordigitajn laŭ dudek fakoj de "vojaĝo", "urbo", "hejmo" ĝis "socio kaj stato", "Dio, religio, eklezio" kaj "La universo kaj la Tero". La origina germana tekstaro de Hecker estis tradukita al Esperanto de A. v. Mayer, docento de Esperanto ĉe la Lower Mesley Street-lernejoj, Manĉestro. Inter 1907 kaj 1909 aperis jenaj lingvo-kombinoj: 32 volumoj dulingvaj (inter ili sep kun Esperanto), 6 volumoj trilingvaj (inter ili du kun Esperanto), 6 kvarlingvaj kaj unu seslingva. Inter ili enhavas ankaŭ Esperanton:

vol. nombro de lingvoj lingvoj
5 du = serio A de-eo-de
12 du = serio A en-eo-en
17 du = serio A fr-eo-fr
21 du = serio A it-eo-it
22 du = serio A es-eo-es
23 du = serio A no/da-eo-no/da
26 du = serio A ru-eo-ru
 ? tri = serio B fr-en-eo
 ? tri = serio B pl-ru-eo

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Foto de Hecker en la arkivo de la Berlina Humboldt-universitato.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Vivo La sistemaj vortaroj laŭ Hecker Literaturo Eksteraj ligiloj
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes