Quantcast
peoplepill id: nicola-ruggiero
NR
1 views today
1 views this week
Nicola Ruggiero

Nicola Ruggiero

Italian Esperantist
Nicola Ruggiero
The basics

Quick Facts

Intro Italian Esperantist
A.K.A. Nicola RUGGIERO
Is Esperantist
From Italy
Type Literature
Gender male
Birth 22 January 1986, Italy, Italy
Age: 34 years
Star sign AquariusAquarius
Awards
Belartaj Konkursoj de UEA  
The details

Biography

Nicola RUGGIERO (naskiĝis la 22-an de januaro 1986 en Mola di Bari) estas itala esperantisto, premiito de Belartaj Konkursoj de UEA, aktiva en la junulara kaj en la literatura movadoj. Ekde 2008 ĝis 2016 li loĝis en Rejkjaviko kaj Seltjarnarnes, Islando. Li studis lingvojn anglan kaj islandan ĉe la Universitato de Islando kaj diplomiĝis per islandlingva disertacio pri la memtradukado ĉe poeto Baldur Ragnarsson. Ekde 2017 li translokiĝis al Torino, Italio, kaj studas lingvistikajn sciencojn kiel magistra studento en la tiea universitato. Interalie, li trapasis la ekzamenon pri planlingvistiko (docento: Federico Gobbo), kiu inkluzivas interlingvistikon kaj esperantologion, kaj donis du gastlecionojn en la itala pri William Auld kaj la poemo de Utnoa.

Esperanto-movado

De 2006 ĝis 2008 li estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo, kaj sekve de 2006 ĝis 2008 estis komitatano B de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde 2006 li estas komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio. En 2013 li aktivis en la LKK de la UK 2013 (98-a UK).

De 2018 li apartenas al la redakta skipo de Beletra Almanako.

Premioj

En la jaro 2009 li gajnis la 1an kaj la 2an premiojn en la kategorio Poezio en Belartaj konkursoj de UEA.
En la jaro 2013 li gajnis la 1an kaj la 3an premiojn en la kategorio Poezio en Belartaj konkursoj de UEA.
En la jaro 2015 li gajnis la 2an premion en la kategorioj Eseo, Prozo kaj Teatraĵo en Belartaj konkursoj de UEA.

Publikaj aperoj

Verkoj

  • «La ĉerizarboj de Lucullo» - eseo en La lingvo serena, plenverkaro de Baldur Ragnarsson.
  • Taglibro de nenifaranto - poemaro, 2008, Espero, Partizánske 72 p.
  • La kanto de l’ korvo - poemaro, 2014, Espero, Partizánske 85 p.

Prelegoj

  • «Pri La Infana Raso»
    • en la unua kongreso de Arci Esperanto (ARCI = Itala Kultura kaj Distra Asocio)
    • dum 74-a Itala Kongreso de Esperanto, Pisa, 2007

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Nicola_Ruggiero?uselang=eo
http://www.espero.sk/index.php?akcia=detail&tovar=102
http://esperanto.net/literaturo/autor/ruggiero.html
http://www.gazetejo.org/system/files/gazetoj2/TT3_2009.pdf
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes