peoplepill id: nelly-vago
NV
Hungary
1 views today
3 views this week
The basics

Quick Facts

Work field
Gender
Female
Place of birth
Budapest, Central Hungary, Hungary
Place of death
Budapest, Central Hungary, Hungary
Age
69 years
Nelly Vágó
The details (from wikipedia)

Biography

Nelly Vágó [neli vAgO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vágó Nelly estis hungara kostumisto, altlerneja instruisto. Ŝia persona nomo foje estis Nelli.

Nelly Vágó [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1937 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio

Nelly Vágó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Post la diplomo ŝi komencis sian karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok), sed samtempe ŝi faris laborojn ankaŭ al Nacia Teatro (Budapeŝto). En la sekvaj jardekoj ŝi kreis kostumojn preskaŭ al ĉiuj hungaraj teatroj, inkluzive la subĉielajn teatrojn, eĉ al eksterlandaj teatroj (Graz, Okcidenta Berlino). Ekde 1991 ŝi laboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed samtempe ŝi ekinstruis en la Arta Universitato Moholy-Nagy. Inter 1999 kaj 2001 ŝi estis katedrestro. Ŝi ricevis diversajn premiojn ekde 1972, fine premio Kossuth en 2006. Ŝi havis la titolon eterna membro de la Operejo.

Ŝiaj elektitaj scenejaj planoj

  • József Katona: Bánk bán (drama versio en Budapeŝto)
  • Georges Bizet: Carmen (1995, Stuttgart)
  • William Shakespeare: (Nacia Teatro (Budeapeŝto))
    • Otelo, la maŭro de Venecio en Békéscsaba
    • Epifanio: aŭ kiel vi volas en Budapeŝto
  • Giuseppe Verdi: Aida (Subĉiela teatro en Szeged)

Ŝiaj elektitaj kostumaj planoj

  • Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo (Budapeŝta Ŝtata Operejo)
  • Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk; opera versio; Budapeŝta Ŝtata Operejo)
  • Ŝekspiro:
    • La Tragedio de Reĝo Lear (Teatro Szigligeti (Szolnok))
    • Hamleto, reĝido de Danujo (Teatro Szigligeti (Szolnok))
    • Romeo kaj Julieta (Nacia Teatro (Budeapeŝto))
  • Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo (Budapeŝta Ŝtata Operejo)
  • Giuseppe Verdi: Il Trovatore, Aida (Budapeŝta Ŝtata Operejo)
  • Richard Wagner: Die Walküre, Der Fliegende Holländer (Budapeŝta Ŝtata Operejo)

Ŝiaj elektitaj filmaj kostumoj

  • Szindbád (1971)
  • Hanussen (1988)

Ŝiaj elektitaj baletaj kostumoj

  • László Seregi: Romeo kaj Julieta (Budapeŝto, Berlino)
  • Somermeznokta sonĝo (baleta versio)

Ŝiaj elektitaj ekspozicioj

1987 • Londono (sole) 1994, 1998 • Budapeŝto (sole) 1987 • Graz (komune) 1990 • Novi Sad (komune) 1991, 1995 • Prago (komune)

Ŝia libro

  • Színházi viselt dolgaink

Memorigiloj

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Nelly Vágó is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Nelly Vágó
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes