Quantcast
peoplepill id: maurice-jaumotte
MJ
1 views today
1 views this week
Maurice Jaumotte

Maurice Jaumotte

Belgian esperantist
Maurice Jaumotte
The basics

Quick Facts

Intro Belgian esperantist
Was Esperantist
From Belgium
Type Literature
Gender male
Birth 5 April 1899
Death 30 July 1970, Antwerp, Belgium (aged 71 years)
Star sign AriesAries
The details

Biography

Maurice JAUMOTTE (naskiĝis la 5-an de aprilo 1899, mortis la 30-an de julio 1970 en Antverpeno, distrikto Wilrijk) estis unu el la plej aktivaj antverpenaj esperantistoj de la 20-a jarcento.

Li esperantistiĝis en 1917 kaj en 1922 akiris sian diplomon pri instrua kapableco de Esperanto. En 1926 li eniris la unuan administrantaron de la koopera eldona societo Belga Esperanto-Instituto. En 1927 li ekapartenis al la unua laŭleĝa administrantaro de la Esperanto-grupo La Verda Stelo. En 1928 li eniris la lokan kongresan komitaton de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. Dum tiu kongreso aperis Belga Antologio, kies franclingvan parton li redaktis, krom traduki diversajn pecojn.

Li verkis la libron Kompleta Esperanta Rimvortaro (2a eld. 1930) kaj en 1932 la broŝuron Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1907-1932, kies prezidanto li estis de 1934 ĝis 1969. En 1965-1966 li kunlaboris je la Seslingva Aŭto-vortaro, aperinta en la iama Aŭto-Revuo.

En 1953 li iniciatis kaj organizis la unuan Beneluksan Esperanto-Kongreson. La postan jaron li fariĝis prezidanto de Reĝa Belga Ligo Esperantista, kies Ora Jubileo estis solene festata en Antverpeno, en 1955.

Li ankaŭ aktivis ĉe la Ruĝa Kruco.

Bildaro

Referencoj

  1. Bonvolemulo (1966). 50-jara Esperantisteco kaj 40-jara Prezidanteco de s-ro Maurice Jaumotte. En: Sonorilo 1966:58:5, p. 64-65
  2. Journal de Bruges, 26 septembro 1951, Causerie sur l'Espéranto: ...commissaire-adjoint national de la Jeunesse de la Croix Rouge

Bibliografio

  • Rode Kruis-krant 1990 : In memoriam M. Jaumotte, provinciaal voorzitter Antwerpen.
  • Verstraeten, Jules 1964 : Toespraak bij 65e verjaardag Maurice Jaumotte, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-152, 4 blz.
  • Verstraeten, Jules 1971 : Herdenkingstoespraak Maurice Jaumotte, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-178, 3 blz.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf
http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=jaumotte&find_code=WRD&x=8&y=5
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm
http://www.esperantoland.org/ebea/
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes