Mária Budanovits
Quick Facts
Biography
Mária Budanovits ([budanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Budanovits Mária, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1894 en Hungara reĝlando en Szabadka, nuntempa Subotica en Serbio, mortis la 7-an de majo 1976 en Budapeŝto) estis hungara operokantisto, (mezosoprano, aldo). [1]
Biografio
Mária Budanovits akiris diplomon en Muzikakademio en Budapeŝto, sed ŝi debutis jam antaŭ la diplomo en la Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1914 (Giuseppe Verdi: Il trovatore - Azucena). Ŝi iomete plulernis en Germana Regno helpe de stipendio, en 1915 ŝi aliĝis al trupo de la menciita operejo. Escepte en la jaro 1923 ŝi kantis en la Germana Operejo. Dum jardekoj ŝi estis ĉefa kantisto en la Budapeŝta Operejo. Ŝi finis la kantadon en 1954, poste ŝi instruis la kantadon ekzemple al Mária Mátyás, Júlia Osváth. Ŝi ricevis premiojn en 1951 kaj 1954, krome ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo.
Elektitaj roloj
- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk; opera versio) – Gertrudis
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin - Filipjevna
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Maddalena
- La Traviata – Flora Bervoix
- Aida – Amneris
- Falstaff – Mrs. Quickly; Mrs. Meg Page
- Richard Wagner:
- LohengrinLohengrin – Ortrud
- Die Walküre – Fricka
- Tristan und Isolde – Brangäne
- Georges Bizet: Carmen - titolrolo
- roloj en pluraj oratorioj