Ludwig Siedl
Quick Facts
Biography
EdE-S
Ludwig SIEDL (naskiĝinta la 23-an de novembro 1879 en Sallingberg-Voitschlag, mortinta en Vieno la 3-an de decembro 1975), estis aŭstra kalkulkonsilisto deĵorante ankaŭ por la magistrato de Vieno.
Vivo
Siedl estis esperantisto de 1914. Dum la unua mondmilito li propagandis Esperanton tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite li estis dum kelka tempo estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE), en 1933 vicprezidanto de Katolika UE en Vieno. Li gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruistoj, virinoj k. a. Kurso en la Viena ĵurnalo "Volks-Zeitung", kiu en Esperanto-angulo publikigis esperantaĵojn de li kaj de lia edzino Christine; artikoloj de ili ankaŭ en "Aŭstria Esperantisto" ktp. Lia filo, la pastro Suitbert H. Siedl estis ankaŭ grava esperantisto.