peoplepill id: lucija-borcic
LB
Serbia Croatia
1 views today
1 views this week
The basics

Quick Facts

A.K.A.
Lucija Borcic
Work field
Gender
Female
Star sign
LeoLeo
Death
14 November 2015 (aged 94 years)
Age
94 years
Awards
Honorary Member of the World Esperanto Association
 
The details (from wikipedia)

Biography

Lucija BORČIĆ (naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Podšpilje, insulo Vis; mortis la 14-an de novembro 2015) estas librotenistino kaj administratoro, kroata esperantistino, tradukinto kaj Esperanto-vortaristo.

Esperanta agado

Borčić dum 20 jaroj, antaŭ la emeritiĝo, estis oficejestro de la Plastikarta asocio por Kroatio. Ŝi esperantistiĝis en Zagrebo en 1940. Ekde 1946 ŝi aktivas en la Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagrebo, kie ŝi plenumis la funkciojn de komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto kaj laŭ la propra rekta metodo gvidis plurajn elementajn, konversaciajn, progresigajn kaj lingvajn kursojn, prelegis, aktoris, lektoris. En Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio ŝi plenumis la funkciojn de dua sekretario kaj membro de la Ekzamena komisiono. En 1953 ŝi kunorganizis la 38-an Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo plenumante plurajn funkciojn. Ekde 1952 Borčić tradukas el la kroata al Esperanto kroatan prozon kaj poezion kaj ekde 1977 ŝi verkas originale en Esperanto.

Tradukoj

Libroforme aperis la tradukoj de: Antun Šimunić (“Elprovado de amo”, 1985), Stjepan Planić (“Loĝkulturo”, Osijek, 1985), Edvard Kardelj (“Socialisma memmastrado”, Sarajevo, 1986), Ante Vladisavljević (“Vestokulturo”, Osijek, 1987), Yüksel Söylemez (el la angla, “Amo estas taso da kokidsupo”, Zagreb, 1994), Mile Prpa (“Reĝo de l’ leonoj”, Zagreb, 1993 kaj “Elemento de l’ elementoj”, Zagreb, 1995), Pero Čimbur (“Mi resanigis PPPetron”, Eldonejo Harald Schicke, Germanio, 1995), Vesna Parun (“La bluoj”- poemaro, Zagreb, 1999).

Ŝi kuntradukis la verkojn: “Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj” (JEL, Ljubljana, 1953), “Kroatia poezio” (IKS, Zagreb, 1983), “Kantoj de l’ silento” (de Zora Heide, Stockholm, 1984), “Soifo” (de Ivo Andrić, ELBIH, Sarajevo, 1988), “Moderna bosnia-hercegovina novelo” (Sarajevo, 1989), “Poemaro de kroatoj en Hungario” (KEU, Zagreb, 1992), “Izolulo” (poemoj de kroataj poetoj tradukitaj el Esperanto en dek kvin lingvojn, Zagreb, 1993), “Antologio de kroataj unuaktaj dramoj” (KEL, Zagreb, 1997), “En tiu terura momento” (KEL, Zagreb, 1998), “Barkoj el akvo - elektitaj kroataj noveloj” (IKS, Zagreb, 1998). Tradukoj el Esperanto al la kroata: “Unutra i vani” (Marjorie Boulton, aperinta en “Sve dugine boje”, IKS, Zagreb, 1988). Tradukis kvar prospektojn pri la urbo Zagrebo.

Originalaj Esperanto-poemoj

Originalaj Esperanto-poemoj aperis en: “Kroatia Esperanto-poemaro” (IKS, Zagreb, 1991), “Jubilea versgirlando” (ZEL, Zagreb, 1990). Unuopaj originalaj kaj tradukitaj poemoj aperis en la periodaĵoj “La Suda Stelo”, “Tempo”, “Voĉo”, “Velo”, “Kroata esperantisto”, “Monato”, “Fonto”, “Literatura foiro”, “Esperanto en Skotlando”, “Sennacieca revuo”.

Aliaj verkoj

Per artikoloj Borčić kontribuis al “La Suda Stelo”, “Esperanto”, “Heroldo de Esperanto”, “El Popola Ĉinio”, “Tempo”, “Voĉo”, “Heliko”. Ŝi redaktis la lingvajn rubrikojn en “Voĉo” kaj “Tempo”, lektoris la revuojn “Voĉo”, “Tempo”, “Kroata esperantisto” kaj plurajn verkojn kaj Esperanto-tradukojn de kroataj kaj makedonaj esperantistoj. Post la forpaso de Marinko Gjivoje ŝi finredaktis la “Leksikonon de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj” (1985). Ŝia originala poemaro “Pulsas la viv’“ aperis en 2001 (IKS, Zagreb).

Leksikografio

Borčić verkis la ĝis nun plej ampleksan vortaron Esperanto-kroatan kun pli ol 400 paĝoj kaj 41.000 vortoj, kiu aperis en decembro 2008. Ĝi baziĝas sur PIV 2002/2005, sed parte ankaŭ transpasas ties vort-trezoron. La manuskripto de alidirekta vortaro kroata-Esperanta estas preta kaj aperu en 2009.

Honorigoj

Borčić ricevis la premion “Clelia Conterno” por poezio 1985 pro la poemo “Artist’ blua”. Ŝi estas multjara membro kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj membro de Esperantista Verkista Asocio, kaj elektiĝis honora membro de UEA.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 21 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Lucija Borčić is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Lucija Borčić
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes