peoplepill id: liam-kirk-2
LK
Ireland
1 views today
1 views this week
Liam Kirk
Irish esperantist

Liam Kirk

The basics

Quick Facts

Intro
Irish esperantist
Work field
Gender
Male
Birth
Age
86 years
The details (from wikipedia)

Biography

Liam KIRK (aŭ irlande: Liam Ó CUIRC; 1922 – 28-an de majo 2008, Dublino), estis veterana esperantisto kaj dum multaj jaroj piliero de la Esperanto-Asocio de Irlando.

En la postmilitaj jaroj, kiam li loĝis en urbeto Ballina, li fondis lokan esperantan klubon, priskribita kiel "certe la plej okcidenta en Eŭropo, frontante al la Granda Atlanta Oceano". Li fariĝis delegito de UEA, kaj poste Sekretario de EAI. En 1947, li ĉeestis la unuan postmilitan UK-on en Berno. Kiam li translokiĝis de Ballina al la ĉefurbo, kie li ĉefis departementon de la Irlanda Fervojo en stacidomo Heuston, li estis elektita vic-sekretario de la Dublina Esperanto-klubo, en kiu li instruis la lingvon al multaj lernantoj.

En 2001, li estis elektita respondeculo por eksteraj rilatoj de EAI, en kiu ofico li faris dediĉitan servon. Plie, li faris kaj konservis grandan kolekton de artikoloj kaj referencoj pri la irlanda asocio kaj efektive iĝis ĝia arkivisto. Li konstante kaj diligente laboris nacie kaj internacie por la esperanta afero. Sinsekve, li estis elektita vic-prezidanto, prezidanto kaj honora prezidanto de EAI. Li kompilis valoran verkon: Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando, presita kajeldonita sur laretpaĝo de EAI. Li profunde amis Esperanton, kaj sian Irlandan lingvon, pri kiu li estis UEA-fakdelegito.

Fontoj: Esperanto-Asocio de Irlando, la familio Kirk, kaj la verko Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando kun suplemento.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Mar 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Liam Kirk is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Liam Kirk
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes