Quantcast
peoplepill id: konstantinas-puodenas
KP
1 views today
4 views this week
Konstantinas Puodėnas

Konstantinas Puodėnas

Lithuanian esperantist
Konstantinas Puodėnas
The basics

Quick Facts

Intro Lithuanian esperantist
Was Esperantist
From Lithuania
Type Literature
Gender male
Birth 11 March 1923
Death 22 December 2009 (aged 86 years)
Star sign Pisces
The details

Biography

Konstantinas PUODĖNAS (naskiĝis la 11-an de marto 1923 en Rokiškis, mortis la 22-an de decembro 2009 en Vilnius, enterigita en tombejo Rokantiškės) estis ekonomiisto, esperantisto el Litovio.

Vivo

En 1941 K. Puodėnas komencis studi en la Vytautas-Magnus-Universitato de Kaŭno. La studoj estis interrompitaj en 1943, kiam nazioj fermis la universitaton. En 1944 li iĝis studento de fakultato de Litovaj Lingvo kaj Literaturo en Vilna Universitato. En 1950, ĉe la fino de kvara studjaro, K. Puodėnas forlasis la universitaton, ĉar li eksciis, ke pri lia persono interesiĝas homoj el NKVD. Dum posta vivo li laboris en diversaj lokoj kiel librotenisto, kiel financisto.

Esperantista agado

Kun Esperanto K. Puodėnas konatiĝis danke al Esperanto-ŝlosilo de Antanas Poška en 1938. En majo 1957 ĉe Respublika Profesia Sindikato kreiĝis la unua postmilite Vilna E-rondeto. Post unu jaro en la rondeton venis K. Puodėnas. Baldaŭ, verŝajne en 1959, K. Puodėnas iĝis senŝanĝa sekretario de la rondeto (poste – Vilna E-klubo). Li posedis raran tiam tajpilon kun ĉapelitaj E-literoj kaj tajpis diversajn rondleterojn kaj esperantlingvajn manuskriptojn, ankaŭ la unuajn E-bultenojn Amikeco, Unuiĝo. K. Puodėnas partoprenis en multobligado kaj eldonado de ekstercenzuraj eldonaĵoj dum soveta tempo.

Li recenzis la unuan (1971) kaj redaktis la duan (1992) lernolibrojn por lernantoj de Antanas Mekys.
K. Puodėnas kompilis E-programon por fakultativa instruado de Esperanto en litovaj mezlernejoj (1968), lernolibron de Esperanto por litovoj (1968).
Puodėnas verkis vortarojn Esperanto-litova kaj litova-Esperanto. En 1969 estis rotaprinte multobligita kaj disiris al litovaj E-kluboj lia Esperanto-litova vortaro. En 1988 eldonejo Mokslas eldonis vortaron Esperanto-litova kaj litova-Esperanto. En 1996 li transdonis al Litova Esperanto-Asocio manuskripton de Plena Vortaro Litova-Esperanto kaj Esperanto-Litova.
K. Puodėnas tradukis romanon Arbaro de dioj ("Dievų miškas") de Balys Sruoga, rakontojn Damnitaj monaĥoj ("Užkeiktieji vienuoliai"), Eterna violonisto ("Amžinasis smuikininkas") de Antanas Vienuolis, publikigis fragmenton de romano Perditaj Hejmoj ("Sodybų tuštėjimo metas") de Jonas Avyžius. K. Puodėnas esperantigis n-ron 2(29) de almanako Litovio Hodiaŭ (1987) kaj kun aliaj - la sekvan numeron (1988).

Verkoj

  • Esperanto-lietuvių kalbų žodynėlis (Esperanta-litova vortareto, 1969)
  • Esperanto-lietuvių ir lietuvių-esperanto kalbų žodynas ("Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro", 1988 )
  • Esperanto-lietuvių ir lietuvių-esperanto kalbų žodynas ("Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro", en brajla skribo 10 libroj, 1990)

Notoj, referencoj kaj fontoj

  1. Vytautas Šilas, Jubileo de vortaristo Puodėnas, Litova Stelo, n-ro 2, 2008, p. 9-11
  2. Ekstercenzura Esperanta Literaturo, Litova Stelo, n-roj 5-6, 1993
  3. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto tria, 1998, p. 85-86
  4. rotaprinto - presado per simpligita presadmaŝino, kiu funkcias laŭ ofseta principo
  5. ne eldonita, fragmentoj estis publikigitaj en Litova Stelo, n-ro 3, 1993 kaj n-ro 1, 1996
  6. publikigita en Litova Stelo, n-ro 3, 1995
  7. publikigita en Litova Stelo, n-ro 1, 1992
  8. Horizonto de Soveta Litovio, 7a kajero, 1984
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes