Kitagawa Hisasi
Quick Facts
Biography
KITAGAWA Hisasi estas japana esperantisto. De junio 1981 ĝis marto 1982 li estis volontulo de TEJO kaj de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo, kaj de tiam intense komunikas en la internacia Esperanto-movado. En 1990 li kun la germano Martin Burkert (intertempe post edziĝo Martin Makarian) en eldono de la Libroteko Tokio publikigis la esperant- kaj japanlingvan priekologian infanlibron La arbo...kiu forkuris, kiu en la internacia Esperanto-movado iĝis tre konata kaj pro la japana teksto atingis eldonkvanton nekutime altan kompare kun aliaj esperantlingvaj infanlibroj, kaj en 1998 kun aliaj membroj de la tokia Esperanto-Grupo Vilaanoj prezentis vidbendan filmon En somera vilao, amuzan rakonton pri geedzoj, kiuj ferias en somera vilao, bazita sur novelo de Anton Ĉeĥov. Regule li kontribuas tradukojn de poemoj en la japana Esperanto-periodaĵo Revuo Orienta. Laŭ la stato de somero 2015, li estas ĵuriano de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj kun Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo) elektas la infanlibron de la jaro.
Eksteraj ligiloj
- persona konto en la retejo Twitter
Referencoj
- ↑ enhavo de la jarkolekto 2014 de La Revuo Orienta - en tiu jaro li en kvar numeroj kontribuis tradukojn de poemoj