peoplepill id: kiril-velkov
KV
Bulgaria
11 views today
35 views this week
Kiril Velkov
Bulgarian esperantist

Kiril Velkov

The basics

Quick Facts

Intro
Bulgarian esperantist
Work field
Gender
Male
Birth
Age
57 years
The details (from wikipedia)

Biography

Kiril VELKOV (naskiĝis 1944, mortis 24-an de februaro, 2001),estis bulgara esperantisto, verkisto, astronomo kaj honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA).

Li estis denaska esperantisto kaj aktivis movade ekde la fino de la 50-aj jaroj, unue en sia studlando Sovetio, poste en la hejmlando.

En 1990 li elektiĝis kiel vicprezidanto de BEA kaj de 1993 kelktempe funkciis kiel ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto. Kun Hektor Alos i Font li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, Ek al Leg'!, kaj la furoran vortareton Tabuaj vortoj en Esperanto (ambaŭ 1991).

Kun Ljubomir Trifonĉovski li aŭtoris la lern-helpilon Esperanto por komencantoj (1994) kaj la pupteatraĵonLa ovo (1987). Li redaktis multajn librojn kaj bultenojn, tradukis el la rusa, ukraina kaj bulgara en Esperanton, gvidis naciajn kaj regionajn E-kursojn.

Elstara astronomo, li ofte prelegis pri sia fako kaj aliaj temoj en E-aranĝoj, i.a. en la 76-a UK 1991 en Bergeno kaj regule en la Internacia Somera E-Universitato en Veliko Tarnovo, kies okazigon li fervore subtenis. Li merite agis por starigi bulgaran filion de Akademio Internacia de la Sciencoj.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Mar 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Kiril Velkov is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Kiril Velkov
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes