Károly Zichy
Quick Facts
Biography
Grafo Károly Zichy [kAroj ziĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zichy Károly estis hungara reĝa juĝisto, ĉambelano,ministro, politikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői. Lia plej fama filo estis la samnoma Károly Zichy (ĉambelano).
Károly Zichy [1] naskiĝis la 4-an de marto 1753 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 28-an de septembro 1826 en Vieno.
Biografio
Károly Zichy lernis en Vieno, poste li ricevis diversajn kortegajn postenojn (ekzemple ĉambelano), li estis en 1782ankaŭ ĉefdepartenetestro de Békés (reĝa departemento). En 1785 li iĝis reĝa sekreta konsilisto, en 1788 jam reĝa juĝisto. En 1790 en la parlamenta kunsido li apogis la kompromisojn. En 1809 li estis ministro pri defendo, en 1813 ministro pri enlandaj aferoj. Li havis edzinon, kiu naskis 11 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
- paroladoj (1790)