peoplepill id: jules-verstraeten
JV
Belgium
1 views today
10 views this week
The basics

Quick Facts

Jules Verstraeten
The details (from wikipedia)

Biography

Jules VERSTRAETEN [ĵil verstrate] (naskiĝis la 22-an de januaro 1915, mortis la 17-an de septembro 2007) estis flandra esperantisto. Li lernis Esperanton, kiam li estis militkaptito en Aŭstrio dum la dua mondmilito. Ekaktivis en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1950 kiel sekretario, kaj en la Reĝa Belga Ligo Esperantista kiel administranto. En 1957 li ricevis la arĝentan medalon Pro merito de la antverpena Esperanto-grupo. Li estis LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj vicprezidanto de la nova Belga Esperanto-Federacio ekde ĝia fondiĝo en 1960, redaktoro-respondeculo de la antverpena revuo Esperanto-novaĵoj de 1963 ĝis decembro 1979. Verstraeten estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1969kaj 1970, kiam li iĝis honora prezidanto de la grupo.

En 1982 Jules Verstraeten verkis la historion de la Esperanto-grupo, kiu eldoniĝis sub la titolo Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.

Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al li starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la iama Esperanto-domo de Antverpeno. En Codji, Benino, estis inaŭgurita Lernejo Jules Verstraeten kiel esprimo de danko pro lia multjara financa subteno.

Bildaro

Referencoj

  1. Feliks-Arĥivo. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-317, 1 foto
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 27 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Jules Verstraeten is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Jules Verstraeten
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes