József Romhányi
Quick Facts
Biography
József Romhányi [jOĵef romhAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Romhányi József estis hungara kuracisto, profesoro, infankuracisto. Lia familia nomo ĝis 1935 estis Reichenbach, lia frato estis György Romhányi.
József Romhányi [1] naskiĝis la 11-an de marto 1908 en Szár. Li mortis la 5-an de majo 1976 en Budapeŝto.
Biografio
József Romhányi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, sed en la lernojaro de 1929 li studis en la univeristato de Berlino. Post la diplomo li laboris en la universitataj instituto aŭ kliniko ĝis 1946. En 1938 li akiris fakdiplomon pri infankuracado. Inter 1945 kaj 1952 li estis ĉefkuracisto en hospitalo de Csepel, poste li revenis al la kliniko. En 1961 li estis nomumita docento, en 1966 titulara universitata profesoro. Li ricevis unufoje premion. Li pensiuliĝis en 1974.